Urbie Green: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1369966)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Urban Clifford „Urbie“ GREEN''' (* [[8-an de aŭgusto]], [[1926]] en [[Mobile]] [[Alabamo]], [[Usono]]) estas konata ĵaztrombonisto, kiu ludis inter alie ĉe [[Woody Herman]], [[Gene Krupa]] kaj [[Frankie Carle]]. Li kunlaboris je 250 sonregistraĵoj kaj registris pli ol du dekojn da diskoj.
 
== Vivo ==
Urbie Green lernis ludi [[piano]]n de sia patrino. En la aĝo de 12 jaroj li komencis same kiel siaj du pli aĝaj fratoj ludi [[trombono]]n. Tiutempe li aŭdis la muzikon de tiel konataj trombonistoj kiel [[Tommy Dorsey]], [[J. C. Higginbotham]], [[Jack Jenny]], [[Jack Teagarden]] kaj [[Trummy Young]]. Plejmulte lin tamen influis la trumpetistoj [[Dizzy Gillespie]] kaj la saksofonistoj [[Charlie Parker]] kaj [[Lester Young]]. Pluaj influoj estas la kantado de [[Perry Como]] kaj [[Louis Armstrong]]. En la aĝo de 15 jaroj Green komencis profesian muzikkarieron. Unue li ludis en la bando de [[Tommy Reynolds]] en [[Kalifornio]], antaŭ ol li kunludis kelktempe ĉe [[Bob Strong]] kaj [[Frankie Carle]].
 
En la jaro 1947 Green membriĝis en la bando de [[Gene Krupa]] kaj en 1950 en "Thundering Herd", la tria [[ĵazbandego]] de [[Woody Herman]], kie li ludis apud lia frato Jack. En 1954 li estis distingata per la premio "New Star Critics Award" de la revuo [[Down Beat]]. Post la transloĝiĝo al [[Novjorko]] en 1953 li establiĝis kiel unu el la plej demandataj trombonistoj. Sonregistrado-akademio [[National Academy of Recording Arts and Sciences]] plurfoje elektis lin kiel "Most Valuable Player". Green surdiskigis kun preskaŭ ĉiuj konataj gravuloj de ĵazo el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Krome li direktis proprajn bandojn kaj koncertvojaĝis kiel soloisto kun variaj bandoj, inter ili tiuj de [[Benny Goodman]], [[Count Basie]] kaj la orkestro de [[Tommy Dorsey]] post ties morto en 1965. Li sonregistris kun la novigema produktisto [[Enoch Light]] por la diskeldonejoj ''Command'' kaj ''Project 3'' sondiskojn, kiuj verŝajne estas liaj plej konataj. Al tiuj apartenas la pokaze je du partoj projektitaj diskoj de "The Persuasive Trombone of Urbie Green" same kiel "21 Trombones."
 
En la [[1970-aj jaroj]] Green komencis evoluigi novigaĵojn je sia instrumento. Li evoluigis buŝaĵon por [http://www.jet-tone.com/ Jet Tone] kaj kune kun Martin Brass plibonigojn je la instrumento mem. Krome li komencis eksperimenti per "Green Monster", trombono de firmao [[King Instruments|King]] kun enmuntita [[elektroniko]] por [[okto|oktaj]] kaj [[resono|resonaj efektoj]]. Kelkaj el liaj plej bonaj sonregistraĵoj el ĉi tiu tempo estas tiuj kun Enoch Light and the Light Brigade, [[Dick Hyman]], [[Maynard Ferguson]] same kiel [[Doc Severinsen]]. Post la tre fruktodonaj jaroj kun Enoch Light la ludostilo de Urbie Green iomete ŝanĝiĝis. Je liaj sonregistraĵoj kun diskeldonejo CTI la akompanbando ricevis pli da atento kaj soloisto Green malpli.
Linio 16:
 
== Diskaro ==
* New Faces, New Sounds (Blue Note, 1953)
* Urbie Green Septet (Blue Note, 1954)
* Blues and Other Shades of Green (Blue Note, 1955)
* The Melodic Tones of Urbie Green (Bethlehem, 1955)
* East Coast Jazz, Volume 6 (Bethlehem, 1955)
* The Lyrical Language of Urbie Green (Bethlehem, 1955)
* The Melodic Tones of Urbie Green (Vanguard, 1955)
* Urbie Green and His Band (Vanguard, 1955)
* Blues and Other Shades of Green (Paramount, 1955)
* All About Urbie Green (Paramount, 1955)
* Urbie Green Octet / Slidin' Swing (Jazztone, 1957)
* Let's Face the Music and Dance (RCA, 1957)
* Best of New Broadway Show Hits (RCA, 1958)
* The Persuasive Trombone of Urbie Green (Command, 1960)
* The Persuasive Trombone of Urbie Green Volume 2 (Command, 1961)
* Urbie Green and His 6-Tet (Command, 1963)
* 21 Trombones (Project 3, 1967)
* 21 Trombones Volume 2 (Project 3, 1967)
* Green Power (Project 3, 1971)
* Bein' Green (Project 3, 1972)
* Urbie Green's Big Beautiful Band (Project 3, 1974)
* The Fox (CTI, 1976)
* Seńor Blues (CTI, 1977)
* Live at Rick's Cafe American (Flying Fish, 1978)
* Just Friends (E.J., 1981)
* Sea Jam Blues (Chiaroscuro, 1995)
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.jazzhall.com/inductees/UrbieGreen.asp Biografio ĉe Alabama Jazz Hall of Fame (angle)]
{{elEL}} [http://www.windsongpress.com/brass%20players/trombone/green.htm Biografio ĉe WindSong Press (angle)]
{{elEL}} [http://www.vervemusicgroup.com/artist.aspx?ob=per&src=prd&aid=3755 Verve Music]
{{elEL}} {{IMDb nomo|0338387}}
 
{{Portalo Muziko}}
 
{{vivtempo|1926||Green, Urbie}}
{{Tradukitaĵo|de|Urbie Green|revizio=75593771|enmetrevizio=3456395}}
 
[[Kategorio:Usonaj ĵazbandego-direktistoj]]
[[Kategorio:Usonaj ĵaztrombonistoj]]
[[Kategorio:Viroj]]
 
{{Tradukitaĵo|de|Urbie Green|revizio=75593771|enmetrevizio=3456395}}