Esperanto-Societo Düsseldorf: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj) La malhavo de tiu artikoleto ĝis nun kaŭzis 8 ruĝajn ligilojn. La temo estas kompare specifa, la teksto ne multe pli ol ĝermo, sed prefere la vikipedia truo pleniĝu. |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
[[
La '''Esperanto-Societo Düsseldorf''' - [[germane]] ''Esperanto-Gesellschaft Düsseldorf'' - estas la loka [[Esperanto-grupo]] de la [[eksterdistrikta urbo]] [[Düsseldorf]] (Duseldorfo) kaj ties ĉirkaŭaĵo (aparte la urboj [[Neuss]], [[Meerbusch]], [[Erkrath]], [[Hilden]], [[Dormagen]], [[Ratingen]] kaj [[Mettmann]]) en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Nordrejn-Vestfalio]] de [[Germanio]]. Ĝi apartenas al la regiona organizaĵo [[Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo]] kaj la naciaj asocioj [[Germana Esperanto-Asocio]] respektive [[Germana Esperanto-Junularo]]. La grupo<!-- laŭ stato de aŭtuno 2013--> unufoje po monato renkontiĝas je la ĵaudo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a horo, kutime en la restaŭracio ''Atrium'', Berta-von-Suttner-Platz, proksime de la urba ĉefstacidomo. Ekzistas regulaj kontaktoj kun la esperantistoj de la partneraj kaj amike ligitaj urboj de Düsseldorf, aparte vigle kun la movadanoj de [[Ĥajfo]] en [[Israelo]], [[Varsovio]] en [[Pollando]] kaj [[Moskvo]] en [[Rusio]], [[Belgrado]] en [[Serbio]] kaj [[Tuluzo]] en [[Francio]], pro la tre granda distanco iom pli modeste kun [[Ĉongĉingo]] en [[Ĉinio]] kaj [[Ĉikago]] en [[Usono]], sed ankaŭ kun la aliaj urboj oficiale ligitaj. Iom pli nordoriente, same borde de la rivero [[Rejno]] kiel Düsseldorf, situas la najbaraj urboj [[Duisburg]] kaj [[Krefeld]] kun memstaraj Esperanto-grupoj.
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{
[[Kategorio:Germanaj Esperanto-asocioj]]
|