Bajkalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kategorio
Linio 86:
La maksimuma profundo de la lago egalas 1637 metrojn, do ĝi estas la plej profunda lago en la mondo. Kaj eĉ se oni konsiderus, ke la akvosurfaco altas je 456 metroj super la [[marnivelo]], do ĉi tiu parto de la lagokavaĵo nivelas je 1181 [[metro]]j sub la marnivelo, tiel estante ankaŭ la plej profunda kavaĵo sur kontinento. La longo de Bajkalo egalas 636 kilometrojn, la larĝo varias de 25 ĝis 60 [[kilometro]]j. La areo de la surfaco estas 31.500&nbsp;km<sup>2</sup> (ete pli ol tiu de [[Belgio]]), la volumeno de akvo estas 23.000&nbsp;km<sup>3</sup> (konsistigante 22% de la monda trinkebla akvoprovizo). Bajkalo estas la dua (post la salakva [[Kaspio]]) en la listo de plej akvokvantaj lagoj en la mondo. La bordolinio de la lago longas je 2100&nbsp;km.
 
En la lagon fluas 336 [[rivero]]j kaj [[rojo]]j, sed la nombro enkalkulas nur konstantajn enfluojn. La plej grandaj tiuj estas [[Selenga (rivero)|Selenga]], [[Verĥnjaja Angara (rivero)|Verĥnjaja Angara]] (Supra Angara), [[Barguzin (rivero)|Barguzin]], [[Turka (rivero)|Turka]], [[Sneĵnaja (rivero)|Sneĵnaja]] (Neĝa), [[Sarma (rivero)|Sarma]]. Nur unu rivero elfluas el Bajkalo, ĝi nomiĝas [[Angara (rivero)|Angara]] (akcentu la lastan silabon) kaj estas la unusola kazo de rivero fontanta el lago. Sur la teritorio de Bajkalo estas 22 [[insulo]]j. La plej granda kaj interesa estas la insulo [[Olĥon (insulo)|Olĥon]].
 
Ĉesurfacaj akvotavoloj en Bajkalo temperaturas je 8 ĝis 9 gradoj laŭ Celsio somere kaj en apartaj [[golfo]]j ĝis 20°С. Pli profundaj tavoloj ne tiel varmas – ĉ. 4°С. La akvo en la lago estas tiom diafana, ke unuopaj ŝtonoj kaj aliaj objektoj estas videblaj je 40-metra profundo.