Precipitado (kemio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
Precipitaj reakcioj estas utilaj por produkti [[Pigmento|pigmentojn]], forigi [[Salo (kemio)|salojn]] el akvo en [[:en:Water_treatment|akvopurigado]], kaj en klasika kvalita neorganika analizo.
 
Precipitado estas ankaŭ utila por izoli la produktojn de reakcio dum sintezado. Ideale, la produkto de la reakcio estu nesolvebla en la reakcia solvanto. Tiel, ĝi precipitiĝas dum ĝi formiĝas, prefere [[Kristaliĝo|formante purajn kristalojn.]] Ekzemplo tia estas la sintezo de [[Porfirino|porfirinoj]] en refluanta propionacido. Malvarmigante la reakcian miksaĵon al ĉambra temperaturo, kristaloj de la porfirino precipitas kaj kolektiĝas per filtrado:<ref>{{Ŝablono:Cite journal|author = A. D. Adler; F. R. Longo; J. D. Finarelli; J. Goldmacher; J. Assour; L. Korsakoff|title = A simplified synthesis for meso-tetraphenylporphine|year = 1967|journal = [[J. Org. Chem.]]|volume = 32|issue = 2|pages = 476–476|doi = 10.1021/jo01288a053}}</ref>
: [[Dosiero:H2TPPsyn.png|400x400px]]
Precipitado ankaŭ povas okazi kiam oni enmetas ''antisolvanton'' (solvanton en kiu la produkto estas nesolvebla), treege reduktante la solveblecon de la dezirita produkto. Poste, estas facile apartigi la precipitaĵon per [[:en:Filtration|filtrado]], [[:en:Decanting|dekantado]] aŭ [[centrifugado]]). Ekzemplo estas la sintezo de kromika tetrafenilporfirina klorido: oni aldonas akvon al  la DMF-solvaĵo kaj la produkto precipitiĝas.<ref>{{Ŝablono:Cite journal|doi = 10.1016/0022-1902(70)80535-8|title = On the preparation of metalloporphyrins|year = 1970|author = Alan D. Adler; Frederick R. Longo; Frank Kampas; Jean Kim|journal = Journal of Inorganic and Nuclear Chemistry|volume = 32|issue = 7|pages = 2443}}</ref> Precipitado estas ankaŭ utila por purigi produktojn: oni solvas krudan bmim-Cl en [[acetonitrilo]] kaj verŝas ĝin en etilan acetaton, kie ĝi precipitiĝas.<ref><cite class="citation journal">Dupont, J., Consorti, C., Suarez, P., de Souza, R. (2004). </cite></ref> Alia grava apliko de antisolvanto estas precipitiĝo de [[DNA]] per aldono de etanolo.