Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
P199 (diskuto | kontribuoj)
Linio 175:
La konstruado de la fama, impona [[kastelo de Versajlo|kastelo de Versailles]] estis fakte parto de la strategio de Ludoviko pri la centralizo de la politika potenco en [[Francio]]. La reĝo sukcese efektivigis la aspirojn de la antaŭaj ĉefministroj [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Richelieu]] kaj [[Jules Mazarin|Mazarin]], per la starigo de centralizita, [[absoluta monarkio]]. Li precipe malfortigis la francajn [[nobelo]]jn, iam potencegajn regionajn landsinjorojn, kaj aliformigis ilin en sendanĝerajn anojn de la reĝa kortego. Cele al tio konstruis Ludoviko la 14-a kastelon en [[Versailles]], potencan palacon proksime de [[Parizo]]. Tie la kortego enloĝiĝis je la [[6-a de majo]] [[1682]]. Tre rigora etiketo necesigis, ke la kortegaj nobeloj elspezis senmezure por iliaj vestoj kaj uzis plejmulton el ilia tempo por baloj, vespermanĝoj aŭ aliaj festoj, kiuj konsistigis ĉiutagan rutinon en Versailles. Ludoviko havis verŝajne bonegan memorkapablon, ĉar kiam li eniris en balĉambron, li kapablis rimarki per ununura rigardo tiujn, kiujn estis ĉeestintaj. Tial povis neniu aristokrato riski foreston, se li vere zorgis pri sia bonfamo ĉe la kortego. Anstataŭ administri siajn regionajn aferojn kaj tiel plifortigi sian lokan potencon, la laŭtipa nobelo ekde nun konkuris aliajn nobelojn por obteni honorojn tiel bagatelajn, kiel asisto dum la vestiĝo de la reĝo. Plie, Ludoviko povis tiel oferi al la plej malaltaj nobeloj oficojn, kiuj estis antaŭe ĉiam postulitaj de la tradicia aristokrataro. Tio nur pliseverigis la ekskluzivan potencon de la reĝo.
 
[[Dosiero:CourtLouis billardXIV of France with his brother, nephew and son playing billiards (1694).jpg|eta|dekstra|350px|Ludoviko kun aliaj korteganoj dum sia preferita [[ludo]], [[bilardo]]. ([[1694]])]]
Oni ne povas sufiĉe emfazi, ke Versailles tute ne estis loko celinta al la persona amuzo de la reĝo, sed fakte ilo de politika potenco. Per la amasiĝo de la plejaltaj nobeloj ĉe la kortego, tiuj ĉi fariĝis dependaj de la reĝo, sed ankaŭ malproksimiĝis de iu ajn ribelo aŭ potenca instanco. La tuta kastelo estis plena je politikaj avizoj, kiujn ĉiu vizitanto trafis tra la ĉambroj (sur la [[pentraĵo]]j kaj la [[Skulptarto|skulptaĵoj]]), la ĝardenoj kaj la aleoj. La ĉefsignifo de tiuj ĉi estis plejofte jeno : la reĝo estas la protektanto de la kvieteco, de la ordo kaj de la bonstato de la reĝlando, la sola reprezentanto de [[Dio]] sur [[Tero]], kaj neniu povas egali lian potencon.