Diabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Tajperaro
Linio 139:
Ne nur la kuracisto povas fari mezuradon, ankaŭ la paciento mem povas fari tion ĉiutage, se necesas aŭ bezonas. Komfortaj mezuriloj estas disdonitaj, ofte eĉ tute senkoste. Laŭ la mezurita nivelo la adekvata kvanto de insulino estas poste injektita. Tiu metodo estas multe pli preciza ol la nura kontrolo kaj prikalkulado de la manĝaĵoj. Kaj tio ebligas pli normalan vivon al la pacientoj.
 
Se la paciento bezonas regulajn injekciojn de insulino, li antaŭ ĉiu manĝado elprenas guteton de sango el fingro kaj metas ĝin sur eron el plasto metita en elektran mezurilon[[glukozometro]]n. Post kelkaj sekundoj aperas la mezurita valoro. Depende de la mezurita valoro kaj la planita kvanto (karbonhidrata ekvivalento) de la manĝotaĵo oni injekcias pli aŭ malpli grandan kvanton de insulino.
 
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj (ĉ. 2000) oni ofte sendis pacientojn al speciala kliniko kie ekzakta plano por manĝaĵoj estis trejnita kaj adekvataj kvantoj de insulino estis fiksitaj. Tiu proceduro estis nomita alĝustigo. Tio devis esti ripetita post kelkaj monatoj. Malgraŭ disciplino pri manĝado okazis deviadoj, parte eĉ danĝeraj, de la atingitaj valoroj de sanga sukero, des pli grandaj estis la deviadoj ĉe ne bone disciplinaj pacientoj.