Grandprinclando Moskvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Historio ==
La moskva princlando ekestis dum la [[13-a jarcento]] kiel eta ŝtatoresto de la antaŭa Grandprinclando Vladimir-Susdal post ties detruo fare de la armeo de [[mongoloj]]. Ankaŭ la urbo [[Moskvo]] fondita en la jaro [[1147]] poste detruiĝis kadre de la mongola invado en [[Rusio]]n, sed male al multaj aliaj slavaj urboj rapide restariĝis. Komence de la [[14-a jarcento]] la teritorio de la princlando per la akiro de la terenoj de [[Kolomna]], [[Pereslavl-Zalesskij]] kaj [[Moĵajsk]] signife pligrandiĝis, kaj helpe de la mongoloj la princlando iĝis pli forta ol la rivalaj princlandoj [[Tver]] kaj [[Rjazan]]. La moskva reganto Ivan Kalita havis bonajn rilatojn al la [[Ora Hordo]] kaj havis la funkcion de peranto kaj impostokolektisto inter multaj rusaj princlandoj kaj la mongoloj. Li havis la avantaĝon ne devi diespartigidispartigi inter siaj filoj kaj spxarisŝparis al la regno la detruajn raboekspediciojn de la mongoloj, sub kiuj aliaj rusaj princlandoj ofte suferis. Pro tio la komercistoj kaj metiistoj povis trankvile labori en la urbo, kaj Moskvo pli kaj pli prosperis. Dum 1321 la grandprinco konvinkis la estron de la [[Rusa Ortodoksa Eklezio]] translokigi sian sidejon de [[Vladimir (Rusio)|Vladimir]] al [[Moskvo]], kaj sekve la urbo iĝis ankaŭ la religia centro de Rusio.
 
Dum la 1360-aj jaroj la moskva armeo sukcesis venki tiun de la rivala princlando [[Niĵnij Novgorod]]. La posteulo de Ivano, Simeono la Fiera, jam nomis sin „Grandprinco de la tuta eksa [[Kieva Regno]]“. Dum la dua duono de la 14-a jarcento la rilatoj de Moskvo al la mongoloj malboniĝis, sekve al la strebo de Moskvo laŭeble integrigi ĉiujn teritoriojn kun ruslingva loĝantaro en sian regnon. Sekve Moskvo iĝis la centro de la armea rezisto kontraŭ la mongola-tatara regado. La armeo de Moskvo rebatis mongolajn atakojn al la urboj Rjazan kaj Niĵnij Novgorod, kaj dum la jaro 1380 unuiĝinta rusa armeo gvide de la moskva grandprinco [[Demetrio Donskoj]] povis signife venki la tatarojn (mongolojn). Tiu batala venko ne jam finis la tataran regadon, sed havis grandan simbolan signifon kaj plufortigis la renomon de la Moskva regno en Rusio.