'''SIFO''' - Liu Shifu - (ĉine: 劉師復) (1884-1915), estis ĉino, verkisto kaj la unua anarkiisto en [[Ĉinio]]. Li baskiĝisnaskiĝis en [[1884]] en [[Kantono (Ĉinio)]], kaj mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano la [[27-an de marto]] [[1915]] en [[Ŝanhajo]]. De sia junaĝo li partoprenis politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en [[Kantono]], [[1907]]; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „[[Konscienca Grupo|Konsciencan Grupon]]“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de [[1912]]. Kunfondinto de Esperanto Asocio en [[Ŝanhajo]]. En [[1913]] eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton „[[La Voĉo de la Popolo]]“. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.