Diego Velázquez: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56:
Dum en [[Venecio]], Velázquez entuziasme kopiis kelkajn el la scenoj de la [[Nova Testamento]] fare de [[Tintoretto]], precipe la ''Krucumadon'' kaj la ''Lastan Manĝon'', por sendi ilin al la [[Listo de regantoj de Hispanio|hispana reĝo]]. En [[Romo]], same, li dediĉis sin al la studado de la plej famaj verkoj de [[Mikelanĝelo]] kaj [[Rafaelo]]. Li tiam loĝis en la [[Vilao Mediĉo]], danke al la klopodoj de la grafo de Monterrey, ambasadoro de Hispanio kaj bofrato de la grafo-duko de Olivares. Pro subita febro, Velázquez tamen devis transloĝiĝi al la urbocentro, por eviti ke li infektu siajn gastigantojn.
 
[[Dosiero:DiegoVelázquez Velasquez,- TheLa ForgeFragua ofde Vulcano (Museo del Prado, Vulcan1630).jpg|eta|300px|maldekstra|''[[La forĝejo de Vulkano]]''<br />[[1630]] (222 x 290 cm)<br />[[Prado-Muzeo]], [[Madrido]]]]
Tiam pentris la artisto la pentraĵon titolitan ''La Forĝejo de Vulkano''. La verko bildigas la dion [[Apolono]]n, anoncante al konsternita [[Vulkano (dio)|Vulkano]] la malfidelecon de [[Venuso (diino)|Venuso]], dum kvar homoj kurioze spektas la scenon. Vulkano havas la aspekton de vilaĝa forĝisto, kaj la [[Romia mitologio|greka-romia mitologio]] estas reprezentita en sama maniero kiel en ''La Ebriuloj'' : la tre intima [[realismo]] de la sceno rezultas el tipa hispana dekoracio, ekzemple kun [[Andaluzio|andaluzstila]] forĝejo. Nur Apolono solene kontrastas kun la ceteraj protagonistoj, por rememorigi la mitologian temon de la pentraĵo. Kvankam la ĝenerala aspekto de la verko estas iom banala, ĝi ĝuas fortan karakteron danke al viglaj desegnaĵoj kaj tre esprimemaj vizaĝoj. La strekoj de la nudaj korpoj estas precipe akurataj.