Thomas Müntzer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Thomas Muentzer.jpg|thumbeta|Portreto de la teologo kaj reformanto/ribelulo sur gravuraĵo de C. Van Ŝeĥem (18a jc.)]]
'''Thomas MÜNTZER''' (ankaŭ ''Münzer'', ''Monczer''; latine: ''Thomas Monetarius''), naskiĝinta ĉ. [[1489]] en [[Stolberg (Harco)|Stolberg]], mortinta la [[27-an de majo]] [[1525]] en [[Mühlhausen (Turingio)|Mühlhausen]], estis germana [[teologo]], reformanto kaj revoluciulo.
 
== Vivo kun unuaj planoj animzorgadaj ==
De 1506 ĝis 1512 li studis teologion en [[Lepsiko]] kaj [[Frankfurto ĉe Odro]]. Post 1514 li estis pastro ĉe diveraj komunumoj de [[Braunschweig]], en Frose apud [[Aschersleben]] kaj en 1520 en [[Zwickau]]. Tie ĉi li konatiĝis kun [[Nikolaus Storch]], kiu kune kun aliaj ''profetoj de Zwickau'' unuiĝis por protesti pri nejusta riĉeco de multaj nobeloj kaj kelkaj religiuloj. Müntzer ege simpatiis kun tiuj ĉi movadanoj, kiuj firme kredis je justigo de la socio en baldaŭa estonteco (la t.n. ''[[Jarmilismo]]'').
 
Pro kvereloj kun la superuloj li forlasis en 1512 la urbon kaj faris misiajn vojaĝojn en [[Bohemio (lando)|Bohemion]] kaj al [[Prago]]. Samloke li verkis sian ''Manifeston de Prago'', skizante la fundamentojn de sia teologio. En 1523 li ricevis la mandaton pri pastora servo en [[Allstedt]], kie li verkis la unuan germanlingvan diservo-ordon. Lia celo estis integrigi pli multe la fidelulojn en la diserva celebro.
Linio 10:
Grafo Ernst la 1-a de [[Mansfeld]] malpermesis al la subuloj la partoprenon en la Müntzer-diservoj. La kverelo estis decidita de la plej supra eklezia suvereno en la lando, la princo-elektisto, antaŭ kiu Müntzer en la 13-a de julio 1524 estis predikinta per imponaj vortoj (la t.n. ''Fürstenpredigt''). Denove li propagandis por la tezo, ke antaŭ la fino de la mondo farotas justeco por ĉiuj individuoj.
 
De granda graveco estis por li krome la strebado al mistika ekkono de Dio fare de la unuopuloj kaj - kiel ĉe [[Lutero]] - la rolo de la [[Biblio]]: ĝi pli gravu ol ĉiu ajn eklezia dokumento (= principo de ''sola scriptura'').
 
== Alvoko uzi forton ==
Pro la totala izoliĝo volita de la urba konsilantaro li devis rifuĝi al [[Mühlhausen (Turingio)|Mühlhausen]] kaj poste al [[Nürnberg]]. Per sia pamfleto ''Hochverursachte Schutzrede und Antwort wider das geistlose und sanftlebende Fleisch zu Wittenberg'' (1524) li atakis Martin Luther kaj postulis la aplikon de forto por realigi la venkon fina pri pli justa socio.
 
En 1525 li revenis al Mühlhausen kaj subtenis la [[Kamparana ribelo|Kamparanajn ribelojn]], formante taĉmenton rapidan. Danke al unuiĝo de pluraj princoj (protestantaj kaj katolikaj) la ribelo de ĉ. 8.000 kamparanoj frakasitis. Müntzer, kiu gvidis unu trupon, estis arestita, turmentita kaj ekzekutita publike.
Linio 28:
* Hans-Jürgen Goertz: ''Thomas Müntzer. Mystiker – Apokalyptiker – Revolutionär.'' Beck, München 1989, ISBN 3-406-33612-4.
* Horst Herrmann: ''Thomas Müntzer heute. Versuch über einen Verdrängten.'' Klemm & Oelschläger, Ulm 1995, ISBN 3-9802739-7-0.
* Thomas Nipperdey: ''Theologie und Revolution bei Thomas Müntzer.''EIn: ''ARG.'' 54, 1963, p.  145–181.
* Hans Pfeiffer: ''Thomas Müntzer.'' Ein biographischer Roman. Neues Leben, Berlin 1981.
* Tobias Quilisch: ''Das Widerstandsrecht und die Idee des religiösen Bundes bei Thomas Müntzer – ein Beitrag zur Politischen Theologie.'' Berlin 1999, ISBN 3-428-09717-3.
Linio 34:
* Günter Vogler: ''Thomas Müntzer.'' Dietz, Berlin 1989, ISBN 3-320-01337-8.
* Eike Wolgast: ''Thomas Müntzer. Ein Verstörer der Ungläubigen.'' Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1988, ISBN 3-374-00467-9.
* Arnulf Zitelmann: ''Ich will donnern über sie. Die Lebensgeschichte des Thomas Müntzer.'' Beltz & Gelberg, Weinheim 1999, ISBN 3-407-78794-4.
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 44:
 
{{Vivtempo|1489|1525|Muntzer, Thomas}}
 
[[Kategorio:Spiritualismaj diologoj (16a jarcento)]]
[[Kategorio:Revoluciuloj]]
[[Kategorio:Homoj en la germana Kamparana Milito]]
[[Kategorio:Homoj el Südharz]]