Supera Soveto de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q326465)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |right → |dekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Flago-de-Sovetunio.svg|rightdekstra|150px]]
La plej supera ŝtata organo de '''[[Sovetunio]]''', la '''Supera [[Soveto]]''' - [[ruse]] Верховный Совет, [prononco "verĥovnij savjet"] - ampleksis du samrajtajn parlamentajn ĉambrojn, la '''Unian Soveton''' kaj la '''Naciecan Soveton''', kiuj havis samajn kunsidoperiodojn kaj ĉiun kvinan jaron elektiĝis de la civitanoj de Sovetunio.
* La deputitoj de la Unia Soveto elektiĝis laŭ uniaj respublikoj (po unia respubliko 32 deputitoj), laŭ aŭtonomaj respublikoj (po 11 deputitoj), laŭ aŭtonomaj regionoj (po 5 deputitoj) kaj laŭ aŭtonomaj distriktoj (po 1 deputito). La Nacieca Soveto do ekde la 1960-aj jaroj havis 750 membrojn.
Linio 8:
Paralele al la tutŝtata Supera Soveto en ĉiuj Sovetaj Socialismaj Respublikoj de Sovetunio ekzistis Superaj Sovetoj, kiuj poe elektis kiel plej altan ekzekutivan organon de sia respubliko ''Konsilion de Ministroj'' aŭ ''Soveton de Ministroj''. La respublikaj Superaj Sovetoj tamen nur havis unu ĉambron. La prezidantoj de la Superaj Sovetoj de la uniaj respublikoj laŭdifine apartenis al la (estraro de la) Supera Soveto de Sovetunio, kaj la prezidantoj de la Konsilioj de Ministroj de la uniaj respublikoj al la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.
 
La parlamentoj de la posteulaj ŝtatoj sur la teritorio de la eksa Sovetunio parte ankoraŭ nuntempe portas la nomon "Supera Soveto": ekzemple la nomo de la parlamento de [[Ukrainio]], [[Verĥovna Rada]], nur estas la [[ukraina|ukrainlingva]] traduko de la nomo "Supera Soveto" aŭ "Supera Konsilio".
 
Por ĉiuj sovetoj, tutŝtataj kaj respublikaj, regionaj, distriktaj kaj lokaj, validis, ke kvankam iliaj membroj formale estis elektitaj de la popolo, ĉiam ekzistis la limigo ke kandidatiĝo eblis nur tra la komunisma partio.
 
Dum la lastaj tri jaroj de Sovetunio, kiam la ŝtataj regantoj antaŭenpuŝis la reformajn procesojn [[perestrojko]] kaj [[glasnosto]] por provi eviti la ekonomian kaj politikan disfalon de la ŝtatego, la Supera Soveto post signifaj konstituciaj ŝanĝoj la [[1-an de decembro]] [[1988]] estis anstataŭigita per la parlamento [[Kongreso de Popolaj Deputitoj]], al kiu unuafoje ankaŭ ne-membroj de la komunismaj partioj estis permesitaj. La disfalo de la ŝtato tamen jam ne plu estis haltigebla, kaj tial tiu parlamento malaperis kiam fine de la jaro [[1991]] entute malfondiĝis la ŝtato Sovetunio.
 
[[Kategorio:Sovetunio]]