Adobo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kelkaj lingvaj ĝustigoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Adobe brick.jpg|thumbeta|200px|Brikoj el Adobo]]
'''Adobo''' estas [[briko]] el [[argilo]], sekiĝinta en aero, subsune, sen aldona hejtado. Ĝi estas unu el la plej malnovaj [[konstrumaterialo]]j de la [[homo]], uzata ankoraŭ hodiaŭ en kelkaj malriĉaj [[regiono]]j. Oni ofte aldonis al la argilo restaĵojn de [[greno]], ĉefe [[pajlo]]n. Oni knedas la argilon, metas en brikujon kaj tiel formas brikon, kiun oni sunbakas. [[Konstruaĵo]]j el adobo estas nek fortikaj ŝarĝoportantoj, nek akvorezistaj.
 
Oni ankoraŭ povas vidi adobajn konstruaĵojn kiel [[muro]]jn, [[fortikaĵo]]jn kaj [[domo]]jn en la iama [[Mezopotamio]], nuna [[Irako]].
 
Kiel natura konstrumaterialo, ĝi havas ioman renesancon hodiaŭ en la [[ekologia konstruado]]. Adobo kun pajlo havas tre bonan temperatur-reguligan karakterizon.
 
==Fizika-kemiaj fenomenoj ligataj al la argila sekiĝo kaj bakado==
Linio 12:
Ju pli la argilaj eroj estas fajnaj, des pli la malgrandiĝo estos granda, ĉar la [[materio]] entenas pli da akvo. Kiam oni almetas al la [[argilo]] pli grandajn erojn el neknedebla materio ([[sablo]] aŭ [[ŝamoto]]), tio estigas [[kanalo]]jn kaj [[poro]]jn, per kiuj la akvo povas facile eliri. Tia argilo estas nomata "kun malfermita pasto", ĝia malgrandiĝo kaj knedebleco estas pli malgrandaj, ĝi sekiĝas pli rapide, kaj ĝi malpli riskas eksplodi dum [[bakado]].
 
Ĉe ordinara [[temperaturo]], argilo entenas ian [[kvanto]]n da libera akvo (nomata "[[higrometria akvo]]"). Tiu ĉi foriras nur dum la komenco de la bakado, kiam la temperaturo atingas 100 ° C.
 
Je 100 ° C La akvo iĝas [[vaporo]], kiu devas havi la eblecon eliĝi el la argilo tiel rapide, kiel ĝi kreiĝas, se ne oni devas timi [[eksplodo]]jn. La temperatura altigo en la bakejo do estu malrapida kaj grada.
 
Je 350 ° C ankaŭ la konsistiganta akvo (la kemie kombinata akvo) ekvaporiĝas; la argilo perdas 14% el sia maso. La plivarmigo devas resti grada.
 
Je ĉirkaŭ 500  °C la argilo estas tute senakvigita kaj ne plu povas reiĝi knedebla. Ĝia kemia [[konsisto]] nerenverseble ŝanĝiĝis, sed, ĝis nun, neniu kroma malgrandiĝo okazis. Je tiu-ĉi [[stadio]], la argilaĵoj estas ege rompeblaj.
 
Oksidadoj okazas ĝis ĉirkaŭ 900 ° C. Tiuj ĉi malkombinas ĉiujn [[substanco]]jn (organikajn aŭ mineralajn) ne jam oksiditaj. Se la bakejo ne esta sufiĉe aerumata, neoksidita [[karbono]] povas resti kaj doni [[nigra]]n [[koloro]]n al la [[argilaĵo]]j.
 
Je 573 ° C okazas la [[fenomeno]] de [[inverto]] de la [[kvarco]] entenata en la argilo. La [[alfa kvarco]] iĝas [[beta kvarco]]. La [[kristala reto]] ŝanĝiĝis, sed, ĝis nun, neniu kroma [[malgrandiĝo]] okazis. Je tiu stadio, la argilaĵoj estas rompleblegaj.
 
Post 600 ° C la [[varmado]] povas sendanĝere plirapidiĝi. La [[fenomeno]] de kvarca vitriĝo komencas je tiu temperaturo parte ŝanĝi argilon en [[vitro]]. La materio malmoliĝas, malgrandiĝas, plidensiĝas kaj pli malpli komplete iĝas netralasiva.
 
Tiu procezo estas grada, kaj dependas de la fanda temperaturo de ĝia argilo. Se la temperaturo superas ian nivelon, la argilo povas fandiĝi kaj la argilaĵo tute misformiĝi aŭ flui.
Linio 31:
 
La argiloj vitriĝas je temperaturoj dependantaj de iliaj konsistoj.
 
 
[http://perso.wanadoo.fr/mondanisto/terano.htm#ek pri argilo kaj sunbakado]
Linio 38 ⟶ 37:
*[[superadobo]],
en la angla [[:en:Cob (building)]] = [[konstruado]] per [[argilo]]
 
 
[[Kategorio:Arkitekturo]]