Universitato de Karolo: Malsamoj inter versioj

e
plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (3) per AWB
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb → |eta (3) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Seal of Charles University of Prague.png|thumbeta|Sigelo de la Karola Universitato]]
[[Dosiero:Charles IV. 2003-12-24.jpg|thumbeta|Monumento al la fondinto de la universitato, Imperiestro Karolo la 4-a]]
[[Dosiero:Hopfner Promotionsurkunde.jpg|thumbeta|Doktoriga dokumento de Friedrich Hopfner de 1905 (en la latina)]]
'''Universitato de Karolo''' ([[latina|latine]] ''Universitas Carolina'', en [[esperanto]] ankaŭ '''Karola Universitato''') estas [[universitato]] en [[Prago]], fondita en la jaro [[1348]] de la [[Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio|Sankta Romi-Germana Imperiestro]] kaj Reĝo de [[Bohemio]] [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]] (nomata "de Luksemburgio" aŭ "de Bohemio"). Ĝi estas la plej aĝa universitato de [[Mez-Eŭropo]].
 
Linio 8:
 
=== ''Nationes'' ("nacioj") ===
Komence ĝi estis dividita inter kvar t.n. "nacioj" (''nationes'') laŭ la proksimumaj devenaj teritorioj aŭ regnoj de la - nur viraj - studentoj, nome laŭ la "bohemia", "pola", "bavara" kaj "saksa". Ĉiu studento el la Reĝlando Bohemio, ĉu german- aŭ ĉeĥ-lingva, aŭtomate apartenis al la "bohemia nacio". Al la "pola nacio" apartenis ĉiuj studentoj el la eŭropa nordoriento, egale ĉu ili estis civitanoj de la mezepoka pola regno aŭ ne (do ekzemple ankaŭ rusoj), al la "saksa" ĉiuj studentoj el altgermana kaj malaltgermana Nordeŭropo (ekzemple do ankaŭ tiuj el nuntempa [[Nederlando]]) kaj el [[Skandinavio]], al la "bavara" ĉiuj el suda Germanio, hodiaŭa Svislando kaj Italio.
 
En la aŭtonome administrita universitato, ĉiu "nacio" havis po unu voĉo. La ne-bohemaj nacioj kutime voĉdonis kontraŭ la bohema 3:1. La streĉoj inter la "nacioj" fortiĝis, kiam la bohema subtenis la eklezian reform-movadon de [[Jan Hus]], dum la aliaj daŭre restis ĉe [[katolikismo]]. La Karola Universitato estis centro de la husana movado. La bohemaj studentoj atingis, ke la filo de imperiestro Karolo, reĝo [[Venceslao la 4-a]] de Bohemio, per la [[Dekreto]] de ''[[Kutná Hora]]'' (''Kuttenberg'') la [[18-a de januaro|18-an de januaro]] [[1409]] decidis, ke la bohema nacio havos tri voĉojn kaj la aliaj kune unu voĉon. En majo 1409 ĉ. 1000 profesoroj kaj studentoj proteste forlasis Pragon kaj fondis novan universitaton en [[Lepsiko]]. Tiu elmigro kaj la fakto, ke la restintaj bohemoj en 1417 decidis, ke la praga universitato oficiale estus husana, izoligis ĝin de la aliaj (tiuepoke nur katolikaj) universitatoj de Eŭropo. Eĉ katolikaj bohemoj studis ne plu en Prago, sed en eksterlando. Kiel konsekvenco la antaŭa graveco de la Karola universitato perdiĝis.
 
== Universitato de Karolo-Ferdinando ==