Bazmanĝaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Bazmanĝaĵo]], foje simple referita kiel baz-[[varo]], estas [[manĝaĵo]] kiu estas manĝita rutine, kaj en tiaj kvantoj ke ĝi konsistigas dominan parton de norma [[dieto]] en antaŭfiksita [[populacio]], liverante grandan frakcion de la bezonoj de energi-riĉaj materialoj kaj ĝenerale signifan proporcion ankaŭ de la konsumado de aliaj nutraĵoj. La plej multaj homoj vivas de malsufiĉa dieto bazita sur nur malmulto de bazmanĝaĵoj.<ref>{{cite web | title=Dimensions of Need - Staples: What do people eat? | author=United Nations Food and Agriculture Organization: Agriculture and Consumer Protection | url=http://www.fao.org/docrep/u8480e/u8480e07.htm | accessdate=2010-10-15}}</ref>
 
==Ĉefaj manĝaĵoj==
Bazmanĝaĵoj varias de loko al loko, sed tipe ili estas nekostaj aŭ facile haveblaj manĝaĵoj kiuj provizas unu aŭ pli el la tri organikaj [[Nutraĵo|makronutraĵoj]] bezonataj por supervivo kaj [[sano]]: nome [[karbonhidrato]]j, [[proteino]]j, kaj [[graso]]j. Tipaj ekzemploj de bazmanĝaĵoj inkludas tuberajn - aŭ radikajn - kultivaĵojn, [[grajno]]jn, [[guŝo]]jn, kaj aliajn [[semo]]jn. La bazmanĝaĵo de specifa socio povas esti manĝita tiom ofte kiom ĉe ĉiu tago, aŭ ĉe ĉiu manĝo. Fruaj agrikulturaj civilizoj aprezis la manĝaĵojn kiujn ili establis kiel bazmanĝaĵojn ĉar, aldone al disponigado de necesa [[nutrado]], ili ĝenerale estas taŭgaj por stokado dum longaj tempodaŭroj sen kadukiĝo. Tiaj stokeblaj manĝaĵoj estas la nuraj eblaj bazmanĝaĵoj dum sezonoj de malabundo, kiel ekzemple sekaj sezonoj aŭ malvarm-temperaturaj vintroj, kontraŭ kiuj temporikoltoj estis stokitaj; dum dum sezonoj de abundo pli vastaj elekteblecoj de manĝaĵoj povis esti haveblaj.