Antarkto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonoj
Linio 58:
== Historio ==
=== Supozoj kaj alproksimiĝo ===
[[Dosiero:TypusorTypus Orbis Terrarum drawn by Abraham Ortelius.jpg|eta|maldekstra|Mondomapo de [[Abraham Ortelius]], ĉirkaŭ [[1570]]]]
Jam longe antaŭ la malkovro de Antarkto en la jaro [[1820]] oni supozis la ekziston de grandega suda [[kontinento]], kiu estus kontraŭpezo al la termasoj sur la norda duonsfero. Tiu kontinento, nomata ''[[Terra australis]]'' troviĝas sur multaj mondomapoj de la frua [[moderno]].
Iuj el tiuj bildigoj, kiel ekzemple la [[mapo de Piri Reis]] el la jaro [[1513]], la mapo de [[Orontius Finaeus]] el la jaro [[1531]], la mapo de [[Gerhard Mercator]] el la jaro [[1569]] aŭ la mapo de [[Philippe Buache]] el la jaro [[1754]], montras similecojn kun la reala situo kaj formo de Antarkto; tial iuj aŭtoroj supozas, ke Antarkto malkovriĝis jam longe antaŭ la oficiala jaro [[1820]]. Ĉefe pri la mapo de Piri Reis temas tamen nek pri la ununura, nek pri la plej logika klarigo.