Hugo Haas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 7 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q251340)
e plibonigadeto per AWB
Linio 28:
'''Hugo HAAS''' (legu tiel, kiel estas skribita) ([[18-a de februaro]] [[1901]] – [[1-a de decembro]][[1968]]) estis [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] [[aktoro]], kiu foje asertis, ke „en la vivo estas forto. Ĉiam, kiam io estas okazinta, tiam estas okazantaj mirakloj.“ Tiujn ĉi vortojn li proklamis en la jaro [[1942]] en [[Usono]], en la tempo, kiam li perdis siajn plej proksimajn, li mem devis fuĝi antaŭ [[faŝismo]], troviĝinte post multaj neimageble senesperaj monatoj kaj danĝera vojaĝado tra [[Parizo]] kaj [[Lisbono]] en Usono.
 
Sed [[Bohemio]] estis lia hejmo. En [[Prago]] li komencis en la jaro [[1925]], kiam li forlasis [[Brno|Brnon]]n, sian naskurbon. Li rolis jam en muta erao de [[filmo]], sed nur en [[sonfilmo]], kiu ebligis al li plene validigi lian aktoran virtuozecon, li fariĝis elserĉata filma aktoro.
 
Poste li prezentis la plej diversajn popoltipojn en [[komedio|komedioj]]j ''Domo en periferio'', ''La vivo estas hundo'', ''Strateto en paradizo'' aŭ ''Kamelo tra kudril-orelo''. Li kapablis estis nepraktika intelektualo (''Fenestreto''), hejma tirano (''La lasta viro'') kaj ankaŭ ruza almozulo (''La mondo, kie oni almozpetas''). Li estis vera majstro de diversaj maskoj, preskaŭ en ĉiu filmo li aperis en alia aspekto. El kunulinoj la plej proksima estis por li eble [[Adina Mandlová]] (''La vivo estas hundo'', ''Dorlotito'', ''Vivu mortinto'', ''Bonmoroj super ĉio''), sed amgeopon li kreis ankaŭ kun [[Věra Ferbasová]] (''Anjo gajnis'') kaj kelkfoje ankaŭ kun [[Lída Baarová]]. En filmo ''Dekunua dekalogo'' li estis edzo de [[Jiřina Štěpničková]], en filmo ''Domo en periferio'' li rolis nekuraĝan amindumanton de [[Hana Vítová]]... Kiel tragediaktoro li eminentiĝis pro staturo de d-ro Galeno en ''[[La blanka malsano]]'' verkita de [[Karel Čapek]].
 
Post ''La blanka malsano'' ekfuriozis kontraŭ Haas [[rasismo|rasisma]] incitkampanjo, li estis maldungita el [[Nacia teatro]] kaj fine li devis fuĝi, por ke li savu sian vivon. Sed li sukcesis eĉ en [[Usono]], kiel scenlibristo, aktoro kaj reĝisoro. Li rolis en [[teatro]] en [[Ĉikago|Chicago]] por ĉeĥa minoritato, li sukcesis en [[Broadway]] kaj en [[Hollywood]].
 
Malgraŭ tio, ke li estis sukcesa, li nostalgiis pro [[Eŭropo]], pro proksimeco de la hejmo. En la jaro [[1960]] li transloĝiĝis en [[Vieno|Vienon]]n kaj de tie li nur unufoje denove vizitis Pragon kaj siajn antaŭajn geamikojn – en la jaro [[1963]] okaze de la 80-a datreveno de la fondo de Nacia teatro.
 
Hugo Haas, tiu ĉi majstro de vorto, inteligenta komikulo kaj granda karaktera aktoro, mortis la [[1-a de decembro|1-an de decembro]] de [[1968]] en Vieno. Enterigita li estas en sia naskiĝa urbo [[Brno]].