Flavio Rebelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q11681866)
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''Flavio REBELO''' (naskiĝis la [[18-a de septembro|18-an de septembro]] [[1972]]) estas [[brazilo|brazilano]], kiu funkciigis la [[Esperanto|Esperantajn]] retprojektojn [[Ĝangalo.com]] kaj [[Internacia Televido]] de 2003 ĝis 2006. Malgraŭ tio, ke li laŭdire ne plu aktivas en la Esperanto-movado, li ankoraŭ certan tempon post tio restadis membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
Rebelo lernis [[Esperanto]]n pro vojaĝo al [[Eŭropo]] en [[1993]]. Tie, konstatante la plenan funkciadon de la lingvo, entreprenis, okaze de sia reveno al [[Brazilo]], multjaran kaj seriozan studadon de la internacia lingvo. Post kelkaj projektoj ne plene realigitaj pro manko de apogo, li decidis, fine de [[2000]], havigi al la tutmonda esperantistaro veran retportalon en Esperanto, kiu tre mankis ĝis tiam.
 
Multajn monatojn poste, je la [[18-a de januaro]] [[2003]], la [[Ĝangalo E-Portalo]], ido de la senlaca persvado de Flavio, lanĉiĝis plensukcese. De tiam, Ĝangalo fariĝis la plej ampleksa, enhavoriĉa kaj aktuala portalo en Esperanto. En la fino de 2003, li komencis kampanjon por la starigo de [[Internacia Televido]], kiu efektiviĝis en 2005, sed ĉesis jam en 2006. Tiam ĉesis ankaŭ lia alia projekto la Ĝangalo kaj li ĉesigis eĉ sian retan hejmpaĝon.
 
Komence de 2008 evidentiĝis (laŭ [[lernu!]]-forumo), ke li disvendas sian privatan Esperanto-bibliotekon kaj volas ne plu rekte partopreni en la movado. Tiutempe li verkis sciencfikcian libron en la portugala. Lia retiriĝo el la movado tamen ne signifas lian [[kabei|kabeiĝo]]nĝon - laŭ atestanto, kiu parolis kun li en [[Orkut]].<ref>http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1716</ref>
 
En februaro de [[2012]] Flavio Rebelo provis reveni al la esperanto-scenejo per inaŭguro de nova retejo [[Nunonia]], kiun li kreis kunlabore kun esperantisto [[Cândido Ruiz]]. La retejo, kiu celis fariĝi anstataŭanto de Ĝangalo, tamen fermiĝis nur post dumonata funkciado la [[23-a de aprilo|23-an de aprilo]] 2012, laŭdire pro malapero de la redaktisto. Flavio Rebelo deklaris ke li seniluziiĝis pri la esperanto-movado kaj deklaris anoncis tiuokaze sian "oficialan" [[kabei|kabeon]].<ref>[http://www.liberafolio.org/2012/nunonio-malaperis-rebello-rekabeis Nunonia malaperis, Rebello rekabeis]</ref><ref>[http://nunonia.com/notico/23/04/2012/pro-malapero-de-redaktisto-nunonia-fermos-sian-pordon/ Pro malapero de redaktisto, Nunonia fermos sian pordon]</ref>