Nigrula preĝokanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 29 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q212024)
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 4:
== Enhavoj ==
La tradiciitaj tekstoj de la nigrulaj preĝokantoj preskaŭ nure estas religiaj kaj rakontas pri la vivo de batitaj, ekspluatataj kaj sopiraj homoj (de [[sklavo]]j), sed ankaŭ pri ilia [[espero]] kaj kredo je [[Dio]].
La [[emocio|emocia]] sonantaj kantoj priskribas plej ofte situaciojn el la [[Malnova Testamento]], kiuj similas al tiuj de la sklavoj. Ili identigis sin aparte kun la "selekta popolo" Israelo, kiu sukcese fuĝis el la kaptiteco, ĉar ĉi tiu analogeco helpis ilin, defendi sin mense kontraŭ la devalorigo kaj humiligo fare de la sklavosistemo. La malgajeco ne nur klariĝas el la embarasaj vivkondiĉoj de la [[nigrulo|nigrulaj]] sklavoj, sed ankaŭ el la funebro pri parencoj, kiujn ili milope aparte dum la delokado el la nordaj en la [[sudaj ŝtatoj de Usono| sudajn ŝtatojn de Usono]] kadre de la sendependiga milito. En la centro de multaj tekstoj staras senpatrinaj infanoj kaj orfaj gepatroj.<ref>Ira Berlin: ''Generations of Captivity: A History of African-American Slaves'', Kembriĝo, Londono: The Belknap Press of Harvard University Press, 2003, ISBN 0-674-01061-2, S. 219</ref>
Ekzistis tamen ankaŭ amkantoj kaj satiraj tekstoj, kiuj parodiis la mediojn de la sklavoj aŭ de la sklavomastroj, samkiel tekstoj, kiuj kaŝe disvastigis novaĵojn pri la [[aboliciismo]].
 
Linio 16:
Tiel ekestis memstaraj nigrulaj eklezioj, kaj la afrika religieco intermiksiĝis kun la kristana dogmo. Ĉar [[muziko]], [[dancado]] kaj [[kantado]] estis nesepareble ligita kun la afrika ĉiutago, ili fariĝis grava ero de la nigrulaj diservoj. El la [[ritmo (muziko)|ritma]] dialogo de la predikanto kun la paroĥo (''[[voko kaj respondo]]'') spontane evoluis kantoj, kies centra ero estis biblia teksto. La nigruloj kantis la preĝokantojn ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Tiuj ekestis per libera [[improvizado (muziko)|improvizado]] kaj estis buŝe tradiciataj.
 
Tipa estis flua transiro de prediko al muziko <ref name="Lawrence W. Levine 1997, p.59">Lawrence W. Levine: Slave Songs and Slave Consciousness. An Exploration in Neglected Sources.African American Religion. Interpretive Essays in History and Culture. Timothy E. Fulop & Albert J. Raboteau (Hrg.)Routledge. Novjorko kaj Londono 1997, p.59</ref>: La predikon, kiun la predikanto deklamis per levita voĉo, la paroĥo akompanis per vokoj kiel "Amen" aŭ "Oh Lord", kiuj iom post iom transiĝis en plejparte sinkopan komunan ritmon intensigatan per paŝo-sinsekvoj aŭ manklakoj. Sur ĉi tiu ritma fundamento nun unuopaj paroĥanoj povis fari siajn "vokojn", do emociajn eldirojn aŭ bibliajn teksterojn, kiujn la resto de la paroĥo kompletigis per "respondoj" aŭ parte ripetis. Nigrulaj preĝokantoj do ekestis el miksaĵo de individua kaj komuna improvizado surbaze de ĉiuj konataj ritmaj figuroj, sed ankaŭ de bibliaj tekstoj. Laŭ sia improviza origino la preĝokantoj estis, kiam ili iam estis ekestintaj, ankaŭ ne estis statikaj, sed povis esti ŝanĝataj depende de situacio kaj kunteksto laŭ tempo ktp.
 
La multfaceteco de la ''corn ditties'' („maiz-kantetoj“), kiel oni nomis la fruajn nigrulajn preĝokantojn dum la finiĝanta 18-a jarcento, permesas diversajn interpretadojn. Unuflanke staras aludoj al la socia situacio apud la kredo je transejo. La voko al protesto staras apud la sopiro je libereco. La kredo je [[Jesuo Kristo|Jesuo]] staras apud la bezono de saviĝo el la sklaveco.
Linio 29:
 
== Problema fonta situacio ==
Nigrulaj preĝokantoj estas, se entute ekzistas skribaj fontoj aŭ sondokumentoj, malfacile datigeblaj aŭ geografie precize, ĉar la unuaj kolektantoj atribuis nur malmultan signifon al ĉi tiuj faktoj. Kolektantoj kiel John Lomax, Howard Odum kaj Newman White ne ektimis je cenzuraj intervenoj, laŭdire por ne vundi la moralajn sentojn de la legantoj. Ofte fruaj kolektoj prezentis ankaŭ tion, kio plejeble distingiĝis de la blankula muziko. Pli malfruaj publikaĵoj de nigrulaj preĝokantoj male al tio surmontris similecojn inter nigrulaj kaj blankulaj baptismaj aŭ metodismaj preĝokantoj, akcentas tamen la influon, kiun enprenis la blankulaj de la nigrulaj preĝokantoj. Jen klara disigo ne eblas.<ref> name="Lawrence W. Levine: Slave Songs and Slave Consciousness. An Exploration in Neglected Sources.African American Religion. Interpretive Essays in History and Culture. Timothy E. Fulop & Albert J. Raboteau (Hrg.)Routledge. Novjorko kaj Londono 1997, p.59<"/ref>
 
== famaj kantoj ==
Linio 41:
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
== Literaturo ==
Linio 60:
* [http://www.nps.gov/archive/edis/edisonia/negro_spirituals.htm Sonekzemploj de fruaj registraĵoj]
 
[[Kategorio:historioHistorio de Usono]]
[[Kategorio:Gospelo]]
[[Kategorio:Muziko]]