Ĝenovo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |left → |maldekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 33:
}}
'''Ĝenovo''' ([[ligura lingvo|ligure]] ''Zena'', [[itala lingvo|Itale]] ''Genova'' {{prononco|'''ĝe'''nova}}) estas havenurbo en nordokcidenta [[Italio]], ĉefurbo de [[Ligurujo]].
[[Dosiero:Genova - Panorama dai Camaldoli.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|690px|Panoramo]]
 
En la [[Mezepoko]] ĝi estis unu el la italaj [[Maraj Respublikoj]] kune kun [[Venecio]], [[Amalfi]] kaj [[Pizo (Italio)|Pizo]]. La [[Ĝenova Respubliko]], kiu ampleksis la hodiaŭan [[Ligurio]]n kaj koloniojn en [[Mezoriento]], [[Grekio]], [[Nordafriko]] kaj [[Korsiko]], finiĝis en la jaro [[1815]], kiam ĝi estis aneksata de [[Piemonto]].
Linio 44:
 
== Historio ==
Ĝenovo jam estas fondita en la [[romio|romia epoko]], sed tiam ne havis grandan influon. En la frua [[Mezepoko]], ĝi komencis esti centro komerca kaj konkuris kun [[Pizo]], alia grava komerca haveno ĉe la okcidenta marbordo de Italio. Estiĝis nodo komerca inter [[Bizanca imperio]], la araba mondo kaj Eŭropo okcidenta. La engaĝiĝo de Ĝenovo en la [[krucmilitoj]] pligrandigis sian gravecon komercan, tiel ke tiutempe ĝi estis la plej grava komerca haveno Mediteranea kun Venecio. La varoj plaj gravaj en la komerco ĝenova estis aziaj, kiel [[spico]]j kaj silko. En la [[13-a jarcento]] fondiĝis pluraj komercaj kontoroj en la marbordoj de orienta Mediteraneo kaj la [[Nigra Maro]], ekzemple en [[Konstantinopolo]], [[Teodozio]], [[Famagusto]] kaj [[Izmiro|Smirno]]. Ĉi tiuj urboj estis partoj da la granda komerca imperio de Ĝenovo. En la jaro [[1284]] Ĝenovo venkis sian rivalan urbon Pizo, tiele gajnis [[Korsiko]]n kaj [[Sardio]]n, kaj pligrandigis sian potencon. La Ĝenova banko ''Casa di San Giorgio'', fondita en la jaro [[1407]], estis unu inter la plej gravaj financaj institutoj en Eŭropo.
 
Komence de la [[Renesanco]], Ĝenovan regis fremdaj regnoj, unue [[Milano]], kaj due [[Francio]]. Pro la kresko de [[Otomana imperio]] kaj la perdo de graveco de la Mediteranea komerco, alidirektita al la [[Atlantiko]], Ĝenovo perdis sian grandan komercan influon dum la [[16-a jarcento]].
 
En la jaro [[1797]] [[Napoleono]] refondis la [[Ĝenova respubliko|Ĝenovan respublikon]] kiel la [[Respubliko Liguria]]. Inter la jaroj [[1805]] kaj [[1815]] ĝi estis parto de Francio. Post la [[Napoleonaj militoj]] ĝis la [[unuiĝo de Italio]] en la jaro [[1861]], Ĝenovo apartenis al [[Regno de Sardio]]. En la komenco de la [[20-a jarcento]] ĝi estiĝis unu inter la plej gravaj havenoj en Italio. <ref>''Nationalencyklopedin'' volumo 7 ''Genua'' (1992), Fonto: V. Vitale, ''Breviario della storia di Genova'' (1955)</ref>
 
== Kvartaloj ==
Linio 77:
 
== Esperanto ==
Unua Esperanto-grupo aperis tie en [[1910]]. Unua organizo por instruado de Esperanto estis "[[Liguria Instituto de Esperanto]]" starigita en [[Ĝenovo]] en [[1910]] de doktoro [[Alfredo Stromboli]], kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en [[1911]] la asocion [[IEA]], kiun li prezidis, kaj la duan nacian kongreson en Ĝenovo en [[1911]].
 
En [[1917]] fondiĝis tie la bulteno ''[[Itala Esperantisto]]''. La {{daton|12|novembro|1919}} stariĝis en Ĝenovo Centra Komitato de [[Itala Esperanto-Federacio]] por ties reorganizo.
Linio 99:
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Ĝenovo| ]]