Salvador Allende: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |right → |dekstra, |left → |maldekstra, |thumbnail| → |eta| per AWB
Linio 15:
En [[1952]] Allende kampanjis unuafoje pri la prezidanteco. Duan fojon en [[1958]], kiam kun la subteno de socialistoj kaj komunistoj li atingis la duan rangon post la konservativa-liberala kandidato Jorge Alessandri. En 1964 lin decide distancigis kristandemokrato [[Eduardo Frei]]. En [[1970]] Allende sukcesis kiel kandidato de Unuiĝo de la Popolo, bloko el socialistoj, komunistoj, radikaluloj kaj kelkaj kristandemokratoj. En konkurenco kun du pliaj kandidatoj li gajnis 36,3 procentojn de la voĉoj. Manke de [[majoritato]] lian elekton devis konfirmi la kongreso, en kiu ekzistis forta dekstra [[opozicio]]. Tamen tiu konfirmo okazis la {{daton|20|oktobro|1970}} post kiam Allende garantiis subteni 10 konstituciajn [[amendo]]jn de la kristandemokratoj.
 
[[Dosiero:S.Allende 7 dias ilustrados.JPG|7 dìas ilustrado|leftmaldekstra]]
Post la [[inaŭguro]] de la 3-a de novembro [[1970]], Allende komencis reformi la ĉilian socion laŭ socialismaj principoj, konservante la demokratian formon de la regado, respektante civilajn rajtojn kaj agante en la kadro de la leĝoj. Li senpropraĵigis la kuprokompaniojn de Ĉilio, kiuj estis en [[Usono|usona]] posedo, sen kompenso, kio furiozigis la usonan registaron kaj malfortigis la fidon de eksterlandaj investontoj. Lia registaro ankaŭ klopodis aĉeti plurajn gravajn private poseditajn firmaojn de la minada kaj prilabora branĉo kaj subtenis la transprenon de vastaj agrokulturaj kompleksoj flanke de kamparanaj [[kooperativo]]j. Celante redistribuon de enspezoj, li iniciatis grandajn salajraltigojn kaj glaciigis prezojn de ĉiutage bezonataj varoj. Allende ankaŭ larĝskale presigis monon por redukti la financan deficiton, kiun kaŭzis la aĉeto de firmaoj de la baza industrio. En 1973 Ĉilio suferis stagnantan produktadon, malkreskantajn eksporton kaj investadon en la privata sektoro, elĉerpitajn financajn rezervojn, strikojn kaj kreskantan inflacion. [[Usono]] kaj okcidenta [[Eŭropo]] rifuzis kreditojn. Aliflanke Allende realigis socialajn plibonigojn por la malriĉuloj. Ekzemple ĉiu infano ĝis la fino de la lernejo ricevis ĉiutage duonan litron da lakto senpage. Dume en la meza klaso kreskis malkontento.
 
[[Dosiero:Allende.jpg|thumbnaileta|rightdekstra|120px|Monumento antaŭ palaco Moneda]]
Allende plu ĝuis la subtenon de multaj laboristoj kaj kamparanoj; lia koalicio gajnis 44 procentojn de la voĉoj ĉe la elekto al la kongreso en marto [[1973]]. Kun subteno flanke de [[CIA]], armea [[puĉo]] sub la gvido de [[generalo]] [[Augusto Pinochet]] renversis lian registaron je la [[11-a de septembro]] de la sama jaro. La prezidantan palacon alpafis kaj aviadiloj kaj tankoj, dum ene Allende kun malmultaj kunlaborantoj kaj gardistoj prepariĝis je defendo. Antaŭ la fona knalado de [[pafo]]j kaj eksplodoj li direktis kun trankvila voĉo lastan paroladon al la publiko. Li parolis pri sia amareco pro la perfido de la armea gvidantaro, pri tio, ke li ne kapitulacos kaj ke li estas konvinkita, ke iam junaj homoj denove libere iros tra larĝaj aleoj. Post la konkero de la prezidanta palaco Moneda oni forportis la kadavron de Allende kaj kaŝe enterigis ĝin en sekreta loko. Pri la kaŭzo de lia morto estis kontroverso. Laŭ raporto de atestanto memmortigo estas tre verŝajna. En 1990 la korpaj restaĵoj de prezidanto Allende estis solene enterigitaj en Santiago.