Turka Respubliko Norda Kipro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 16:
| [[Ĉefurbo]] || [[Nikozio]] (turke: ''Lefkoşa'')
|-----bgcolor="#E9E9E9"
| [[Areo]] || 3.355 &nbsp;km<sup>2</sup>
|-----bgcolor="#E9E9E9"
| [[Loĝantaro]] || 294.406 milionoj (2011)
Linio 57:
Kipro estas la plej orienta el ĉiuj insuloj de la [[Mediteranea Maro]]. Ĝi havas areon de proksimume 9.251&nbsp;km², el kiu 5.384&nbsp;km² apartenas al la greka kaj 3.355&nbsp;km² al la turka parto, kaj armea zono ĉirkaŭ la komunumoj ''Akrotiri'' kaj ''Dhekelia'' kontrolita de la armeo de [[Britio]] inter la du partoj konsistigas proksimume 4 procentojn de la insula areo (255&nbsp;km²). Laŭ areo do ĝi estas la tria plej granda insulo de la [[Mediteranea Maro]] - post [[Sicilio]] kaj [[Sardinio]]. La distanco inter la plej okcidenta kaj plej orienta punkto estas 230&nbsp;km, inter la plej norda kaj plej suda 95&nbsp;km).
 
La distanco al la suda marbordo de [[Turkio]] estas proksimume 75&nbsp;km, al la okcidenta marbordo de [[Sirio]] 95&nbsp;km, al la norda marbordo de [[Egiptio]] 325&nbsp;km kaj al la plej proksima insulo de [[Grekio]] 450 &nbsp;km. La insulo Kipro do estas la tuŝopunkto inter [[Eŭropo]], [[Azio]] kaj [[Afriko]].
 
Du montaroj formas la insulan pejzaĝon: La proksime de la marbordo milde dekliva, krome kruta montoĉeno ''Beşparmak'' en la nordoriento, kaj la vulkaneca, arbaroriĉa montaro ''Troodos'' en la suda malmarborda insuloparto. En la montaro ''Troodos'' situas la plej granda monto de la insulo, kiu - same kiel la monto sur la kontinenta partode Grekio, sur kiu laŭlegende loĝis la grekaj dioj - nomiĝas [[Olimpo (Kipro)|Olimpo]] (1.952&nbsp;m). La marbordo longas 671 kilometrojn kaj estas varia: parte ĝi konsistas el vastaj sablaj plaĝoj, parte el ŝtonetaj plaĝoj, parte el krutaj klifoj, kiuj kelkloke enkadrigas malgrandajn plaĝetojn kaj golfetojn.
Linio 77:
La 15-an de julio [[1974]] okazis puĉo de kipraj grekaj oficiroj - subtenata de la tiutempa armea diktaturo de Grekio - kontraŭ la kipra greka prezidento ĉefepiskopo [[Makarios la 3-a (Kipro)|Makarios la 3-a]], kiu celis la unuiĝon de Kipro kun Grekio. La enloĝantaro de la insulo suferis sub la [[ĉikano]]j kaj [[persekuto]]j, antaŭ ĉio - sed ne nur - la kipraj turkoj. La ŝtato [[Turkio]] uzis tiun okazon por - laŭ la Londona garantia kontrakto de 1959) armee invadi la nordon de la insulo. 200.000 grekaj soldatoj la la nordo de Kipro fuĝis en la sudan parton, 1.500 malaperis. Nur sur la duoninsulo Karpaz (Risokarpasia) restis malgranda nombro da kipraj grekoj. La plej multaj kipraj turkoj el la sudo de la insulo fuĝis al la nordo, tiel ke ekestis du preskaŭ tute laŭetne dividitaj loĝoteritorioj.
 
Sur la 37 procentoj de la insula areo, kiu estis sub la kontrolo de la armeo de Turkio, dum la jaro [[1975]] estis proklamita la "Turka Federacia Ŝtato de Kipro", kiu estu unu el tri zonoj de federacia insula ŝtato. Tiun proponon tamen malaprobis ne nur la kipraj grekoj, sed ankaŭ la internacia ŝtataro.
 
La 15-an de novembro [[1983]] la "Turka Respubliko Norda Kipro" proklamiĝis suverena ŝtato. Tiu ŝtato tamen krom de Turkio kaj Bangladeŝo ne rekoniĝis fare de ajna plia membroŝtato de [[Unuiĝintaj Nacioj]] (vidu rezolucion 541 de Unuiĝintaj Nacioj).
 
La 24-an de aprilo [[2004]] en referendumo 61 procentoj de la enloĝantoj de Norda Kipro voĉdonis por plano - la tiel nomata [[Annan-plano]] - de la tiama ĝenerala sekretario de UN, [[Kofi Annan]], kiu antaŭvidas la reunuiĝon de la insulo laŭ du zonoj. Tamen plimulto de la enloĝantoj de la greka parto de Kipro voĉdonis kontraŭ tiu plano.
 
Post la aliĝo de la (greka) Respubliko Kipro al la [[Eŭropa Unio]] la 1-an de majo [[2004]], la neŭtrala limzono inter la du partoj de la insulo, kiu nomiĝas "verda linio", de la EU ne estis konsiderata ekstera limo de EU, sed fakte estis malatentata. Tial varoj kaj turistoj ekde tiam unuafoje rajtas pasi la limon de nordo al sudo, kion antaŭe ne toleris la ŝtataj instancoj de la suda Respubliko Kipro. La Eŭropa Unio daŭre havas la pozicion, ke la insulo ne estas politike dividita kaj ke la turka nordo estas parto de la greka Respubliko Kipro.