Frondo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 24 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q656186)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Louis XIV 1648 Henri Testelin.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|La Frondo celis kontraŭstari la influon de [[Jules Mazarin]] sur [[Ludoviko la 14-a]].]]
La '''Frondo''' ([[Franca lingvo|franclingve]] ''La Fronde'') estis [[Francio|franca]] enlanda milito, kiu okazis komence de la reĝado de [[Ludoviko la 14-a]], ekde [[1648]] ĝis [[1654]]. La partizanoj de la Frondo devenis de la plej alta franca nobelaro, kaj volis kontraŭstari la kreskintan [[Absoluta monarkio|absolutismon]] de la [[Listo de francaj reĝoj|franca monarkio]], je la nomo de malnova feŭda idealo. Sed ilia oficiala preteksto estis la neplenaĝeco de la reĝo : la frondanoj asertis batali kontraŭ la malbona influo de la [[Ĉefministro (Francio)|ĉefministro]] [[Jules Mazarin]], kiun ili abomenis, sur la juna Ludoviko. La kardinalo estis precipe malŝatita, ne nur pro sia [[Italio|itala]] deveno, sed ankaŭ ĉar li zorge malproksimigis la plej gravajn nobelojn de la reĝlando el iu ajn potenco. Cetere, la [[Parlamento de Parizo]] (la plej alta kortumo) estis tiam iom influita de la [[angla enlanda milito]], kaj esperis plivastigi siajn privilegiojn okaze de tiu krizo. Dum la Frondo, la milito kontraŭ Hispanio provizore interrompis, kaj la frondanoj estis subtenitaj de la Hispanoj. La ribelo estis ĉefe gvidita de du fratoj, la [[Armand de Bourbon|princo de Conti]] kaj pliposte [[Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé|Ludoviko de Bourbon-Condé]], alinomita la Granda Condé (''le Grand Condé'').
 
Conti estis venkita en [[Charenton-le-Pont]] la [[8-a de februaro|8-an de februaro]] [[1649]] de sia frato, kiu estis ankoraŭ lojala al la reĝa kortego. Sed post la [[paco de Rueil]], la frato de Armand finfine kunigis la Frondon, kiu ekde tiam estis kunestrita de Conti, Condé kaj Longueville. Ĉiuj estis arestitaj en la [[Palais Royal]] je la [[16-a de januaro]] [[1650]] kaj enkarcerigitaj en la [[kastelo de Vincennes]], sekve en la kastelo de [[Marcoussis]] kaj fine en [[Le Havre]].