Stasys Tijūnaitis: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 17:
}}
'''Stasys Tijūnaitis''' [Stasis' Tijunaj'tis] (naskiĝis la {{daton|8|majo|1888}}, en vilaĝo Vareikiai, distrikto [[Ukmergė]], mortis la {{daton|22|julio|1966}} urbeto Pravieniškės [[Litovio]]) estis grava esperantisto por litova movado.
En [[1908]] finis rusan triklasan lernejon en [[Ukmergė]]. Poste li kun tri rubloj en poŝo perpiede ekmarŝis al Seinai (distanco 190  km) dezirante ekstudi en pastra seminario. Survoje li haltis en [[Kaunas|Kaŭno]] kaj vizitis [[Aleksandras Dambrauskas]]-on, kiu estris eldonejon kaj redaktis revuon "Draugija" (Societo). [[Aleksandras Dambrauskas]] jam konis la junulon laŭ liaj verketoj, pli frue senditaj al la redakcio.
Tiutempe Seinai (nun [[Sejny]] en [[Pollando]]) estis grava kultura centro de litovoj. En la urbo ili havis lernejojn, presejon, tie estis eldonata en Litovio populara gazeto "Šaltinis" (Fonto). Ekzamenojn al pastra seminario Stasys trapasis sukcese, sed guberniestro ne permesis al li studi en la seminario "pro nesufiĉa klereco". Tiam en [[1908]] Stasys eklaboris en Kaŭna eldonejo de Societo de [[Sankta Kazimiro]] ĉe [[Adomas Jakštas|Aleksandras Dambrauskas]], helpante ekspedi eldonaĵojn.
 
==Esperantista agado==
Linio 24:
Laborante en eldonejo Stasys ekvidis revuon "[[Pola Esperantisto]]" kaj ekinteresiĝis pri [[Esperanto]].
 
Baldaŭ Stasys ricevis proponon labori kiel korektisto en la menciita gazeto "Šaltinis" en [[Sejny]]. La gazeto havis suplementon - porinfanan revueton "Šaltinėlis" (Šaltinėlis) (Fonteto) kaj Stasys fariĝis ĝia redaktoro. Estro de la presejo ne sciis litovan lingvon, kaj Stasys ankoraŭ ne parolis la [[Pola lingvo|polan]]. "Kiel do ni interkompreniĝis? eble ni uzu [[Esperanto|Esperanton]]n?" - proponis Stasys kaj la kolego konsentis. Ili mendis lernolibrojn kaj ellernis [[Esperanto|Esperanton]]n. Tiel Stasys praktike povis apliki la internacian lingvon.
 
En [[1910]] [[Adomas Jakštas|Aleksandras Dambrauskas]] sendis leteron al S.Tijūnaitis, proponante verki novan lernolibron de [[Esperanto]]. Stasys tion faris kaj en [[1912]] la lernolibro estis presita en [[Sejny]]. Ĝi havis 210 paĝojn, estis pli ampleksa kaj metodika: la instrumaterialo estis ordigita en 30 lecionoj.
Linio 30:
En [[1914]] en [[Liepāja|Liepaja]] ([[Latvio]]) aperis unua numero de "[[Litova Stelo]]", kaj informojn pri [[Esperanto]] (en la litova) preparis S. Tijūnaitis. Li sendis materialon ankaŭ por la dua numero, sed ne estas sciate, ĉu ĝi aperis (plej verŝajne ne, ĉar baldaŭ komenciĝis la mondmilito).
 
En [[1914]] S. Tijūnaitis studis en pedagogiaj kursoj, sed la milito malhelpis fini ilin. Kun eldonejo de "Šaltinis" li translokiĝis en [[Vilno|Vilnon]]n. En [[1915]], kiam germanoj okupis la landon, Stasys revenis al [[Sejny]] kaj eklaboris en vilaĝa elementa lernejo. En [[1918]] en [[Sejny]] estis fondita litova gimnazio, kaj li eklaboris en ĝi. En [[1920]] la urbon okupis poloj, la gimnazio estis fermita kaj Stasys devis translokiĝi al [[Lazdijai]]. Samjare S. Tijūnaitis estis elektita membro de Fonda Sejmo (litova parlamento) kaj forveturis al [[Kaŭno]], kie laborante en la Sejmo li redaktis ankaŭ gazeton kaj revuon por instruistoj. En [[1923]]-[[1933]] li redaktis tre polularan porinfanan revueton "Žvaigždutė" (Steleto), kaj en ĝi publikigis ankaŭ lecionojn de [[Esperanto]]. En [[1934]]-[[1940]] li redaktis revueton "Kregždutė" (Hirundeto). Kiam en [[1922]] [[Litova Esperanto-Asocio|LitEA]] renovigis eldonadon de "[[Litova Stelo|Litova stelo]]", S. Tijūnaitis aktive kunlaboris en ĝi, ankaŭ kontribuis al eldono de "[[Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj|Litova almanako]]" ([[1923]]). En [[1924]] li partoprenis en la [[Universala Kongreso de Esperanto|16a Universala Kongreso]] en [[Vieno (apartigilo)|Vieno]].
 
La [[Dua mondmilito|Dua Mondmilito]] grave ŝanĝis vivon de S. Tijūnaitis: en [[1944]] antaŭ reveno de sovetoj lia edzino, filino kaj bifilo retiriĝis en [[Germanio|Germanion]]n, poste elmigris en [[Usono|Usonon]]n, sed Stasys rifuzis lasi la patrujon kaj poste ne akceptadis sendaĵojn de familianoj el [[Usono]]. Lia filo, kiel oficiro de litova armeo, estis arestita kaj sendita al koncentrejo. Tre malfacile al li estis labori en sovetaj lernejoj pro ne koincido de propraj konvinkiĝoj kun la oficiala komunisma propagando. Krome, li akre travivis sian solecon.
 
Felicxe S.Tijūnaitis ĝisatendis renaskiĝon de E-movado en [[Sovetunio|Sovetio]]. En [[1959]] li prelegis pri [[Esperanto]] en [[Vilno]], [[Kaŭno|Kauxno]], [[Šiauliai]], [[Biržai]], kontaktis kun konataj esperantistoj de [[Litovio]]. Mortis li en [[1966]] kaj estas enterigita en tombejo de Rumšiškės.