Akiko Ŭusink-Nagata: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 7:
En [[1972]] Akiko Nagata edzigis estraranon de UEA, [[Evert J. Woessink]], kaj transloĝiĝis al [[Arnhem]], 200 kilometrojn for de Roterdamo. La ĉiutaga veturado igis ŝin cedi pri sia posteno en la CO, sed ne ĉesigi sian kunlaboron. Dum pli ol dek jaroj ekde aprilo [[1976]] ŝi redaktadis la bultenon [[UN kaj ni]] pri la eksteraj rilatoj de UEA. Dum la sama periodo ŝi aktivis en la nederlanda movado, interalie instruante Esperanton en popoluniversitato kaj oficante du jarojn kiel prezidanto de [[Nederlanda Esperanto-Asocio]] ([[1977]]-[[1979]]). Dum la sama periodo ŝi aŭtoris japanlingvan libron pri [[Nederlando]], kaj aperigis tradukon el ainaj popolfabeloj, ''Ambaŭ mamoj de la monto Porosir'' ([[1975]]). Ŝi estis dumviva membro kaj regula mecenato de UEA.
 
Akiko Ŭusink-Nagata ofte atentigis la movadon pri troa eŭropeco en la lingvo-uzo. Kontraŭante la "eŭropan dialekton", ŝi pledis por skemisma stilo, interalie per referaĵo en la [[Esperantologia Konferenco]] de 1986 (parte represita en [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] [[1986]]/p.  212). Cetere, [[Mondo kaj ni]], kiel ŝia bulteno renomiĝis en [[1988]], estis kvazaŭ elprovejo de tiu stilo.
 
[[Kategorio:Mortintoj en 1990|ŬUSINK-NAGATA, Akiko]]