Modala ĵazo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 18 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q1127530)
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''Modala ĵazo''' estas stilforma ludmaniero (je komponado kaj improvizado) en [[moderna ĵazo]], kiu evoluiĝis dum la 1950-aj jaroj el la [[novjorko|novjorka]] [[malpasia ĵazo]] kaj transkondukis al [[libera ĵazo]].
 
== Evoluo kaj reprezentantoj ==
El la [[bibopo]] ekestinta ekde 1940 evoluis en la fruaj 1950-aj jaroj la [[malpasia ĵazo]], el kies novjorka medio meze de la 1950-aj jaroj siaflanke deduktiĝis la modala ĵazo.
 
En la du rondoj de malpasia ĵazo laborantaj en Novjorko unuaflanke ĉirkaŭ [[Gil Evans]], [[Gerry Mulligan]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]] kun [[Miles Davis]] kaj aliaflanke precipe ĉirkaŭ [[Lennie Tristano]] kaj lia skolo evoluis je la intereso de malpli ligitaj improvizeblecoj de la soloistoj<ref>Wolf Burbat: ''Die Harmonik des Jazz.'' 2-a eldono, dtv, Munkeno 1989, ISBN 3-423-04472-1, p.&nbsp;133.</ref> la ludmaniero de modala ĵazo. Ĝi baziĝas sur la teorio de la diatonaj [[gamo]]j, kiun publikigis komponisto kaj aranĝisto [[George Russell (muziko)|George Russell]] je 1953 en sia muzikteoria verko „''The Lydian Chromatic Concept of Tonal Organization“'' (mallonge „Theory of Modes“), - vidu pri tio ankaŭ la dekdutonisman sistemon de komponisto [[Arnold Schönberg]] (1874–1951) kaj la maltonalecon de la [[Dua Viena Skolo]]).
 
Kiel gravaj vojpretigantoj de modala ĵazo validas krom la nomitaj komponistoj ankaŭ [[John Coltrane]] kaj [[Bill Evans (pianisto)|Bill Evans]], samkiel iomete pli malfrue [[Herbie Hancock]], [[Wayne Shorter]] kaj [[McCoy Tyner]]. Kiel la unua sondiska verko de modala ĵazo validas ''Milestones'' de Miles Davis el la jaro 1958. La 40-takta temo de ''[[Milestones (Jazz-Titel)|Milestones]]'' baziĝas je tio sur malmultaj akordoj apartenantaj sur nur du gamoj.<ref>Joe Viera: ''Jazz. Musik unserer Zeit.'' Oreos, Schaftlach 1992, ISBN 3-923657-38-2, p.&nbsp;153.</ref> La albumo ''Kind of Blue'', kiun sonregistris Davis en 1959 kun John Coltrane, Julian Cannonball Adderley, Bill Evans, Paul Chambers kaj Jimmy Cobb laŭ modala ludmaniero (vidu ''So What''), estas ĝis hodiaŭ la plej ofte vendita ĵazalbumo.
Linio 12:
 
==Karakteristiko kaj ĵazhistorio enordigo==
Modala ĵazo estas interpretebla kiel rezulto de parta deturniĝo de bibopo, kiun karakterizis komplikaj akordsinsekvoj kaj akrobataj frazigoj aparte de la solooj. Dum kiam bibopo ku siaj multaj ornamadoj devigis la muzikistojn al komplikaj fingroekzercoj, modala ĵazo efikis per siaj pli malabunda, minimumismaj tonsinsekvoj tiurilate pli malstreĉita. Modala ĵazo estas laŭ tempo ofte trankvila ĝis meditema, disponas tamen pro siaj ofte nekutimaj harmonioj ĝis akraj (ne malmilda) disonancoj ja pri sufiĉe da streĉo.
 
La rekono de modala ĵazo kiel aparta stilo validas kiel pridisputata. Ĝia ega graveco por la stila transiro de akordligita improvizado de la soloisto al liberaj gamoj ĝis al libera ĵazo tamen ĝenerale estas akceptata.
Linio 55:
* [http://www.georgerussell.com Retpaĝo pri George Russell kaj lia teorio de gamoj (anglalingva)]
 
[[Kategorio:stilojStiloj de ĵazo]]