Regolfiloskopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 24 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q752513)
e plibonigadeto per AWB
Linio 22:
La '''Regolfiloskopo''' aŭ [[Palasa filoskopo]] (''Phylloscopus proregulus'') estas specio de la genro de [[filoskopoj]] aŭ ''Phylloscopus'' lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de [[Filoskopedoj]]. Ĝi reproduktiĝas en suda [[Siberio]], [[Mongolio]] kaj partoj de [[Tibeto]] kaj [[Ĉinio]]. Ĝi estas tre [[birdomigrado|migranta]] specio kiu vintras en subtropika [[Azio]].
 
Tiu estas [[birdo]] de [[konifero|koniferaj]] montararbaroj. La nesto estas konstruita en arbo. Kiel plej oarto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda [[paserino]] estas insektovora.
 
Tiu eta filoskopo estas preta vaganteci tiom malproksimen kiom ĝis okcidenta [[Eŭropo]] fine de oktobro kaj novembre, spite la distancon de 3000  km el ties reproduktaj teritorioj. Ekzemple tiu specio estis fine de aŭtune en [[Britio]] iome regule.
 
Tiu estas unu el la plej malgrandaj filoskopoj, kaj kunhavas verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn kun flaveca nuanco ĉe flankoj kiel tipaj filoskopoj. Tamen tiu estas tre rimarkinda filoskopo. Dekomence ĝi havas elstarajn helflavecajn '''duoblan flugilstrion kaj superokulan strion''', kiel la [[Flavbrova filoskopo]], sed krome ĝi havas ankaŭ '''helflavecan kronostrion''' inter du malhelajn striojn super la superokulaj strioj, (kiel la [[regoledoj]], kio nomigas la specion kaj en [[Esperanto]] kaj en la [[latina]] [[scienca nomo]]), kaj maloftan inter filoskopoj '''citronflavan pugon'''.