Globkrajono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
e →‎Historio: plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |right → |dekstra (2), |left → |maldekstra (2), |thumbnail| → |eta| per AWB
Linio 4:
== Historio ==
 
[[Dosiero:Globkrajono.jpg|thumbeta|200px|rightdekstra|Globkrajono - dukolora BiC Italy (BiC Italio)]]
 
[[Hungario|Hungaro]] [[László Bíró]], eldoninto de [[ĵurnalo]], dum unu vizito en presejo rimarkis, kiel rapide sekiĝas ĵus presita farbo. Li venis al la ideo, ke tiu rapide sekiĝanta [[inko]] taŭgus kiel plenigaĵo por [[plenigkrajono]]. Sed tiu ĉi densa inko ne fluis tra la [[skribilo]]. Tial Biro decidis anstataŭigi metalan skribilpinton ĉe sia [[skribilo]] per lagreto. Kiam oni movis skribilon sur la [[papero]], la globo turniĝis prenante el provizujo inkon, kiu poste represiĝis sur paperon. Sed tiu ĉi principo de globkrajono ne estis nova. Ĝi estis [[patento|patentita]] jam en la jaro [[1888]] de [[John J. Loud]] por markado de [[ledo]], sed ĝi ne estis komerce uzata. Biro unuafoje patentis sian krajonon en la jaro [[1938]]. En la jaro [[1940]] li fuĝis kun sia frato al [[Argentino]]. Tie li la [[10-a de junio|10-an de junio]] de [[1943]] denove patentigis sian krajonon. Oficiston de brita registaro, kiu estis tiutempe en Argentino, ekinteresis tio, ke la krajono de Biro skribas ĉe ajna [[supermara alteco]], ĉar ĝin influas nek premo de la aero nek aliaj atmosferaj ŝanĝoj. Tuj li kaptis la ideon disponigi ĝin al navigaciistoj en [[aviadilo]]j. [[Britio (lando)|Brita]] registaro aĉetis la patenton kaj do en la jaro [[1944]] oni komencis fabriki la krajonon de marko '''''Biro''''' por [[RAF]]. En Argentino '''''Eterpen Company''''' komerce uzis krajonojn. En majo de [[1945]] '''''Biro Eversharp Co''''' akiris ekskluzivajn rajtojn pri globkrajonoj . Kaj ĝi enkondukis ilin en la merkaton sub la komerca marko '''''Evershap CA'''''.
 
[[Dosiero:Ballpen head macro.jpg|thumbnaileta|rightdekstra|pinto de globkrajono]]
 
[[Milton Reynolds]], komercisto el [[Chicago]], unu monaton poste ekvidis tiun ĉi krajonon en vendejo en [[Bonaero]]. Li aĉetas kelkajn variantojn de la krajono kaj reveninte al [[Usono]] li fondas '''''International Pen Company''''' kaj post kvar monatoj – ignorante aŭtorajn rajtojn de Eversharp Co. – li komencas vendi en [[Novjorko]] sian krajonon sub la marko '''''Reynolds‘ Rocket'''''. Li tuj havas sukceson: dum la unua tago oni vendis ilin por 100 000 [[Usona dolaro|usonaj dolaroj]]. En [[Britio (lando)|Britio]] krajonoj aperas en la sama jaro dum Kristnaska foiro de '''''Miles-Martin Pen Company'''''. Dum kvar jaroj globkrajonoj preskaŭ forpuŝis el la merkato klasikajn plenigkrajonojn. Sed poste ilia vendado kaj prezo rapide malaltiĝis: oni satĝuis tiun ĉi novaĵon kaj nur poste prijuĝis ĝin reale. La globkrajonoj de Reynolds ofte lekis, skribis intermite kaj estis malfidindaj kaj la krajonoj, kiujn fabrikis Eversharp denove ne plenumis tion, kion promesis la reklamo. En la jaro [[1948]] la prezo malaltiĝis de 12,50 [[usona dolaro|dolaroj]] ĝis malpli ol 50 [[cendo]]j. Plenigkrajonoj denove fariĝis modaj. La firmao de Reynolds en la jaro [[1951]] bankrotas, Eversharp travivas financajn problemojn klopodante reveni al la produktado de plenigkrajonoj kaj en la 60-aj jaroj ĝi tute malaperas.
Linio 20:
Spite al tiuj ĉi esceptaj sukcesoj ĉi tie ankoraŭ ne finiĝas la historio de globkrajono. Jam dum ĝia evoluo apartiĝis [[ceramiko|ceramika]] [[krajono]] (rolero). Tiu ŝtopis la breĉon inter klasika plenigkrajono kaj globkrajono kaj ĝi akiris tiel avantaĝajn ecojn de ambaŭ: leĝerecon de skribado de plenigkrajono kaj simplan manipuladon de globkrajono. Metalan globeton estis necese anstataŭigi per ceramika (pli granda malmoleco ol karbida kaj senproblema kontraŭkoroda rezistkapablo) kaj plenigaĵo de [[inko]].
 
Ekzistas ankaŭ fabrikantoj, kiuj kombinas globkrajonon kun ceteraj skribiloj ([[krajono]], [[markigilo]], [[stililo]]). Aperis ankaŭ globkrajonoj kombinitaj kun bone prilumantaj [[diodo]]j, per kiuj eblas skribi eĉ dum mallumo kaj kiuj lumas dum ĝis 300 horoj. Evidente nur la estonteco montros, kio estas modo aŭ reklama truko kaj kio -- lakio—la vera kontribuo.
[[Dosiero:Pen.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|180px|<!-- _papermate_ _PhD_ _Multi_ globkrajono -->]]
[[Dosiero:Ballpoint of common ballpoint pen.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|180px|<!-- La trinkmono de komuna _disposable_ globkrajono. La (pilko, globo, sfero, bulo, balo), kun malhela inko sur ĝi, povas esti vidita. -->]]
<br {{clear=all>}}
 
== Vidu ankaŭ ==