[[FileDosiero:Gallinago media MHNT.jpg|thumbeta|''Gallinago media'']]
La '''Granda galinago''', ''Gallinago media'', estas eta sed fortika [[vadbirdo]] de la familio de [[Skolopedoj]], kaj ordo de [[Ĥaradrioformaj]].
Linio 26:
==Aspekto==
Plenkreskuloj estas sufiĉe longaj birdoj – 26-30 26–30 cm – kun enverguro de 42-50 42–50 cm kaj pezo de 160 ĝis 190 g; tiele ili estas iomete pli grandaj, sed sufiĉe pli fortikaj ol la [[Komuna galinago]] kaj havas pli mallongan bekon ol tiu - 6 aŭ 7 cm- kaj rektan kaj malhelan -pli malhela ĉepinte-. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn. La korpo estas brunpunktita supre kaj hela sube -pli ol la [[Komuna galinago]]- kaj pli striita nigre -kiel kun skamoj-. En tiu malhela dorso videblas klare du helaj strioj laŭlonge de la dorso kaj iom pli sube aliaj pli mallongaj helaj markoj kiel skamoj; ĉiuj estas iom flavecaj. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj estas mallarĝa hela strio ĉe la mezo de la krono. La flugiloj estas larĝaj kaj montras helan strion. La vosto estas iom ruĝeca -sed ne tiom kiom tiu de la [[Komuna galinago]]- kaj havas blankajn angulojn. Maskloj estas iomete pli grandaj.