Kazaĥio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left → |maldekstra per AWB
Linio 25:
'''Kazaĥio''' aŭ '''Kazaĥujo''' (ankaŭ '''Kazaĥstano''', oficiale '''Kazaĥa Respubliko''', en la [[kazaĥa lingvo|kazaĥa]]: Қазақстан; en la [[rusa lingvo|rusa]] Казахстан) estas eŭrazia lando, ĝia teritorio dividiĝas inter [[Centra Azio]] kaj malgranda parto de [[Eŭropo]]. Ĝi estis membro de [[Sovetio]] ĝis [[1991]].
 
Kazaĥio havas landlimojn kun [[Rusio]] (6.846 landlimaj kilometroj), kun [[Uzbekio]] (2.203  km), kun [[Ĉinio]] (1.533  km), kun [[Kirgizio]] (1.051  km) kaj kun [[Turkmenio]] (379  km). Ĝi havas marbordojn ĉe la [[Kaspia Maro]]. Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando de la mondo pro ĝia areo kaj la plej granda internlanda ŝtato entute, sed ĝia duondezerto malhelpas la proporcian loĝantaron en la kazaĥa teritorio: ĝia loĝdenso estas nur po 6 personoj laŭ kvadrata kilometro.
 
== Geografio ==
Kun areo de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj, Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando en la mondo. Ĝia grando preskaŭ ekvivalentas al okcidenta Eŭropo.
[[Dosiero:Charin.jpg|eta|230px|Valo de kasteloj en la kanjono Ŝarin en Tianŝan ]]
 
Situanta inter la okcidenta [[Azio]] kaj la plej orienta parto de [[Eŭropo]], ĝia ampleksiĝo donas al ĝi varian topografion. La lando etendiĝas sur enorma stepo situanta inter la [[Kaspia Maro]] kaj la Altaj-montaro. Sude, ĝi havas landlimojn kun la dezerto Kyzylkum, situanta inter la [[Arala Maro]] kaj la tiel nomata ''Stepo de la Malsato'' (''Betpak Dala''), en la nordo troviĝas la plataĵoj de la [[lago Balĥaŝo]] kaj oriente la montarbranĉoj de la montoj Altajo kaj [[Tianŝan]].
Linio 35:
[[Dosiero:Lake_Balkhash_1588.jpg|eta|maldekstra|la lago Balĥaŝo]]
 
La rivera reto estas tre neregula kaj la ĉefaj riveroj trairas plejparte rande de la lando. En Kazaĥio estas proksimume 48 000 lagoj kun suma areo de 45 000  km². 94 % havas surfacon malpli grandan ol 1  km². Parto de la lagoj entenas dolĉan akvon kaj parto salan. Tutmonda unikaĵo estas la lago Balĥaŝo (la 15-a plej granda en la mondo), kiu estas duone dolĉakva kaj duone salakva. Krome en la lando estis estigitaj pli ol 4 000 fiŝlagoj kaj akvobaraĵoj.
 
== Historio ==
Linio 56:
{{ĉefartikolo|Teritoria organizado de Kazaĥio}}
[[Dosiero:Provincias de Kazajistán.svg|dekstra|350px]]
 
Kazaĥio estas dividata en 14 provincoj (''oblystar''; singulare: ''oblys'' - vidu ankaŭ la artikolon pri la neologismo [[oblasto]]) kaj tri '''urboj''' (''qala''; singulare: ''qalasy''):
Linio 125 ⟶ 124:
Nuntempe la lando havas prosperan ekonomion. En la jaro [[2005]] ĝia ekonomio kreskis ĉ. 10% kaj dum la lasta jarkvino, 100%, kio igas ĝin unu el la plej prosperaj kaj viglaj ekonomioj de la azia kontinento kaj granda potenco en la centr-azia regiono. La riĉeco de la [[lando]] devenas de la abundegaj naturaj rimedoj, speciale nafto, kvankam procenton el la riĉeco, ĉiufoje pli grava ŝuldiĝas al la [[turismo]].
La plej grava defio de la ekonomio estas la reduktado de la dependeco je la naturaj rimedoj.
 
 
== Demografio ==
[[Dosiero:Kazakhstan demography.png|thumbeta|Loĝantara evoluo inter 1992 kaj 2003 je miloj da personoj (laŭ [[FAO]], 2005).]]
 
La plimulto de la loĝantaro de la nuna Kazaĥio (datumoj de [[1999]]) estas [[kazaĥoj]] (53,4%) aŭ [[Rusoj en Kazaĥio|rusoj]] (30%), kun malgrandaj grupoj de [[Ukrainio|ukrainoj]] (3,7%), [[uzbekoj]] (2,9%), [[Germanoj de Kazaĥio|germanoj]] (2,3%), [[ujguroj]] (1,6%) kaj aliaj malplimultoj. La 90-aj jaroj estis markitaj de la elmigrado de multaj eŭropanoj kiuj forlasis Kazaĥion por reveni al iliaj originaj landoj. Tiu ĉi fenomeno, kune al la pliiĝo de naskiĝoj, igis la kazaĥojn la plimulta etno en la lando.
 
[[Dosiero:Kazakhstani-women.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|kazaĥaj virinoj]]
 
La religioj estas [[Sunaismo|sunaa islamo]] (47%), la [[Ortodoksa Eklezio|rusa ortodoksa kristanismo]] (44%), [[protestantismo]] kaj aliaj. Kazaĥio estas dulingva lando. La [[kazaĥa lingvo]] estas la ŝtata lingvo kaj la [[rusa lingvo]] estas konsiderata kiel la oficiala lingvo. La rusa estas uzata en la negocoj kaj ĝi estas parolata de ĉ. 83% de la loĝantaro, dume 64,4% de la loĝantaro parolas la kazaĥan. La edukado estas deviga ĝis la supera lernejo kaj alfabetismo estas 99,9%.