Leonard Nowell Mansell Newell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektis la pseŭdonimon: ĝi estas dulingva vortludo, El E(n) Nov-infero = L.N. New 'ell.
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''Leonard Nowell Mansell NEWELL''' [njuel] (pseŭdonimo: '''Eleno Vinfero;''' naskita en [[1902]] en [[Londono]]; mortinta en [[1968]] en trajno al [[Parizo]]) estis angla [[asekuristo]] kaj esperantisto.
 
Li lernis Esperanton en 1916. De 1925 ĝis 1926 li estis sekretario de la [[Londona Esperanto-Klubo]], de 1926 ĝis 1927 ties vicprezidanto. De 1925 ĝis 1930 li estis ĉefredaktoro de ''[[International Language]]''. De 1926 ĝis 1931 li estis membro de administra kaj aliaj komitatoj. Li kunaranĝis la [[UK 1930|22-an Universalan Kongreson]] en Oksfordo 1930 kaj estis ĝenerala sekretario de la [[UK 1932|24-a Universala Kongreso]] en Parizo. En 1933 li laboris por Esperanto ankaŭ en [[Egiptio]].
 
Li kunlaboris en multaj gazetoj, interalie en ''[[Literatura Mondo]].'' En 1928 li kunlaboris en la traduko de ''[[La Hantantaj ŝipoj]]''.
 
Li travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en [[Aŭstralio]], prezidis la [[Aŭstralia Esperanto-Asocio|Aŭstralian Esperanto-Asocion]], redaktis Esperanto-gazeton. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.
Linio 11:
*''[[Pres-kodo de Esperanto]]''
*''[[Bakŝiŝ]]'', originala novelaro, [[1938]]
*Traduko de [[Hamleto]], [[1964]].
 
Li ankaŭ kontribuis al la esperantlingva [[poemo|poem]][[antologio]] ''[[Dekdu Poetoj]]'' aperinta en [[1934]] ĉe la [[eldonejo]] [[Literatura Mondo]] sub redakto de [[Kálmán Kalocsay]], kiu komentas lin kaj lian [[poezio]]n tiel :<br>
 
:"Malmulte produktanta, sed multflanka, tre zorge laboranta poeto, cizelanta siajn versojn kun ekstrema artista konscienco. Jen impresisman skizon li donas pri grandurba strato, malvarm-objektive observitan; jen dolĉan melankolion de forvojaĝo li sentigas en mielpezaj versoj, jen la eternan pason kaj pereon li revelacias al ni per martele forĝita poemo, el kiu nin alspiras la frosta blovo de l' senfino. Kaj - subite li ekpinĉas ironian kordon. Poste - per ĉarme ludema kanzono li konfesas sian amon al Parizo. Kvin poemoj - kvin sferoj. Sed ĉiuj kvin artbrile perfektaj en sia speco. Juveloj. ne multaj. Sed ankaŭ la konko ne produktas multajn perlojn."