Argumento kosmologia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 15 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q949648)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |left → |maldekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 4:
 
== Skiza historio de la argumento ==
Ke la harmonio kaj ordo de la [[kosmo]] altiris la atenton de antikvaj filozofoj estas atestate, en Okcidento, de la verkoj de [[Aristotelo]] kaj [[Platono]], kiuj tamen parolas pri la mondo kiel “eternistoj”, nome kiel atribuantoj al la materio la ''eternecon'' kaj ion ''dian'' kaj farantoj ĝin animhava. Ankaŭ [[Plotino]] simpatias al tiu argumento, sed lia [[teleologio]] descendas el la fakto ke la mondo estas [[emanaĵo]] de la “[[Unuo]]”, kiu havas ĉiujn karakterizojn de la dieco. Ĉi-kaze la mondo estas kaŭzita, ja jes, sed samtempe ne distingiĝanta el la dieco. <ref>Vidu Enciclopedia filosofica; [[Nicola Abbagnano]] Storia della filosofia (vol. I: Filosofia antica - Filosofia patristica - Filosofia scolastica), Torino, 1946. Laŭ [[Stanley Jaki]], filozofo de la sciencoj, tiu absoluta distingo de la naturo el Dio ([[transcendeco]]) estas la kaŭzo de la liberigo de la naturo kaj de la ebleco ĝin esplori kaj per tiu esploro originigi la sciencon, kiu laŭ li ĝi eblis nur in kristansmo.</ref>. Ne forgesentas, certe, la [[Biblio]]n kiu bonege ekzaltas la verkon de Dio, en kiu eleskstere manifestiĝas liaj potenco kaj la beleco.
[[Dosiero:Sanzio 01 Plato Aristotle.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|200px|[[Platono]] kaj [[Aristotelo]], ĉi tie imagitaj en la pentraĵo de [[Rafaelo]] en ''[[La Lernejo de Ateno]],'' ([[Siksta Kapelo]], [[Vatikano]]) ambaŭ pritaktintaj pri la kosmologia argumento.]]
 
Tiu kosmologia argumento fascinis la Patrojn de la Eklezio [[Patroj de la Eklezio]] ĝispunkte, kvankam ofte pli supozita ol metode pritraktita, ke per ĝi ili vidis ligon kun la sento komuna de la popoloj tendence pretaj atribui al la dioj la ĉion belan. Tiu argumento plaĉis ankaŭ al la islama filozofio, al [[Avicenna]], ekzemple, laŭ kiu, malgraŭ la distingo inter esenco kaj ekzisto, tiu lasta postulas ke la kaŭzo ekzistu kun sia efiko. Do, ĉiu efiko devas havi kaŭzon.
 
Epigono, kune kun [[Skolastikismo|Skolatikuloj]], de tiu argumento estas [[Tomaso de Akvino]], (1225-1274), eŭropa mesepoka filozofo-teologo, adaktigas la argumentadon de Aristotelo kaj [[Avicenna]] al sia kristana vidpunkto kaj konkludas ke la limigiteco, esenca kaj tempa, de la estaĵoj postulas kaŭzon ne kaŭzitan: li vidas la mondon tute kontingenca, kaj en la esto kaj en la tempo, kaj do bezonanta kaŭzon kreantan kiel unua kaŭzon, kiu siavice estas tute memsufiĉa. <ref>vidu argumenton ''Ex ordine causarum efficientium,'' Summa contra Gentiles.</ref>
 
== Priskribo pri la argumento kosmologia ==
Linio 22:
Varianto de la kosmologia argumento naskiĝis kun la eniriĝo de la teorio de [[Praeksplodo]] (Bigo Bango)<ref>Big Bang estas esprimo de la fama fizikisto Fred Hojle kiu, en sia ''The nature of the universe'', per ĝi moketis la vidpunkton de la fizikisto pastro [[Georges Lemaître]] kiu unue anoncie la teorion de la [[Praeksplodo]] en la scienca revuo '''Nature''' (1931)</ref> Profesoro Francesco Agnoli, ''Scienziati, dunque credenti,'' pp 43 ss., Cantagalli, 2002, ISRN 978-888272-823-6.</ref> el kiu rezultas ke la mondo havis “komencon”, do implicite kaŭzon nekaŭzatan.
:1. Ĉio kiu havas komencon havas kaŭzon.
:2. En la [[universo]] ĉio havas komencon.
:3. Tial en la universo ĉio havas kaŭzon (kaj la kaŭzo ne kaŭzita estas Dio)
 
== Obĵetoj de kritikistoj kaj respondoj de subrenantoj ==
Kritikistoj obĵetas:
 
1. «Se ĉio devas havi kaŭzon, kial Dio ne»?
 
Respondo: ''En ambaŭ supraj proceduroj oni konkludas por la kaŭzo nekaŭzata ĉar se ĝi ne estos ankaŭ la estaĵaro ne estus; sed ili estas! Do devas esti ankaŭ kaŭzo nebezonanta kaŭzon!''
 
2. "Kiel tiu kaŭzo devas esti ''dia?'' Ŝajnas taŭtologio: la kaŭzo estas dia ĉar ĝi kaŭzas kaj estas kaŭzo pro tio ke ĝi estas dia!"
 
La respondo estas: ''Ĉar li estas esto ne kaŭzata, kiu posedas la ekziston por si mem, el kiu dependas ĉio kaj tiu kaŭzo koincidas kun tiu de kreinto el nenio ([[ex nihilo]])... Tio estas la nocio pri Dio ĉe kiu kaj ĉirkaŭ kiu ekzistas nur kreitaj (kaŭzitaj) estaĵoj.''
 
3. Klasikas la obĵeto de [[David Hume]]: "la universala koncepto pri kaŭzo, aplikata al la tuta universo, estas nocio devenanta el la unuopaj konstatoj kiuj fondiĝas sur sperto kiu estas limigita al unuopaj kazoj: kial ĝi fariĝas «apriore» universala ĝis etendiĝi ankaŭ al tio nevidebla kaj apenaŭ konceptebla?"
Linio 42:
4. "Nu, se komencis la ekzisto de la materio, kio ekzistis antaŭe?"
Respondo: ''La kritikiga demando, laŭ la subtenantoj de la valoro de la kosmologia argumento, ne havas sencon ĉar se ankaŭ la tempo estas kreita, tio signifas ke io antaŭa estas eble imagebla sed ne konceptebla.<ref> Estus kiel enketi kio staras norde de la nordo, diras iom amuziĝe reĵetantoj de la obĵeto.''</ref>
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
== Bibliografio ==
Linio 63:
* [[Roberto Grossatesta]]
 
[[Kosmologio]]

[[Kategorio:Teismo]]
[[Kategorio:Kredo kaj racio]][[Kosmologio]]