Fajfardeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 15 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q218549)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |left → |maldekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 22:
 
== Aspekto ==
La Fajfardeo estas 53 al 64 &nbsp;cm longa kaj pezas 521 al 546 g. La suda subspecio estas pli granda sed havas pli mallongan bekon proporcie al korpo.<ref name=K&H/>
 
La ĝenerala impreso de staraj birdoj estas griza, kaj flugantaj birdoj montras rimarkindajn blankajn malantaŭajn partojn (suba dorso, ventro kaj vosto). En ambaŭ subspecioj, supraj partoj de plenkreskuloj escepte la suba dorso estas bluecgrizaj.<ref name = K&H/><ref name=Hilty>{{cite book | last = Hilty | first = Steven L. | coauthors = Brown, William L. | year = 1986 | title = A Guide to the Birds of Colombia | publisher = Princeton University Press | isbn = 0-691-08371-1 | pages = 66 | url = http://books.google.com/books?vid=ISBN069108372X | accessdate = 2007-04-01}}</ref> La plumoj de la kapoflankoj, kolflankoj, brusto, kaj skapulara areo estas ĉefe blankaj sed nuance al orkolora aŭ al sablokolora, eble pro la [[lanugo|polvolanugo]] tipa de [[ardeoj]] aŭ per sekrecioj de la [[uropiga glando]]; la koloro varias el birdo al birdo. En la [[nomiga subspecio]], la krono kaj kresto (separataj plumoj ĝis 4 &nbsp;cm longaj surnuke) estas nigraj kaj la supraj flugilkovriloj estas [[cinamo]]koloraj; dum la krono kaj kresto estas ardezgriza kaj la supraj flugilkovriloj estas mielkoloraj (aŭ "ĉamkoloraj"<ref name=Hilty/>) en ''fostersmithi''.<ref name=K&H/> La beko estas rozkolora kun blua al viola ĉe bazo kaj fora triono nigra, la kruroj estas verdecaj kaj iom mallongaj, kaj estas rimarkinda granda areo de nuda blueca haŭto ĉirkaŭ la okulo.<ref name=K&H/><ref name=Hilty/>
 
Junuloj havas la saman ĝeneralan bildon sed estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, kun la krono pli hela, la brusto pli griza, kaj la gorĝo kaj flankoj sennuance blankaj.<ref name=K&H/><ref name=Hilty/> Idoj estas ankoraŭ nepriskribitaj.<ref name=K&H/>
Linio 33:
 
== Teritorio kaj habitato ==
[[Dosiero:Syrigma sibilatrix.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|Plenkreskulo en Urugvajo.]]
La subspecio ''fostersmithi'' loĝas en [[Llanos]] kaj en la baseno de [[Orinoko]] de [[Kolombio]] kaj [[Venezuelo]]. Ne estas reproduktaj registroj ankoraŭ el Kolombio.<ref name=K&H/><ref name=Hilty/> La subspecio ''sibilatrix'' loĝas en orienta [[Bolivio]], [[Paragvajo]], okcidenta kaj suda [[Brazilo]], [[Urugvajo]], [[Ĉilio]], kaj nordorienta [[Argentino]]. Ĵusaj registroj sugestas, ke ĝi povas esti etendante sian teritorion norden kaj orienten en [[Brazilo]]. Ili faras [[birdomigrado|sezonajn movojn]] almenaŭ en nordorienta Venezuelo, kie ĝi ne loĝas el novembro al januaro, sed restas la tutan jaron en aliaj areoj, kiaj ĉe [[Provinco Bonaero]], Argentino.<ref name=K&H/>
 
Linio 48:
En pariĝada memmontrado, tiuj ardeoj flugas tien kaj reen kaj glitas en cirkloj. Kaptiva paro memmontradis sin per levado de siaj plumoj.<ref name=K&H/>
 
Tiu specio nestumas izole, malkiel plej ardeoj, kiuj nestumas en kolonioj. Ili povas nestumi en maturaj arboj kiaj [[araŭkario]]j aŭ ekzotaj arboj.<ref name=K&H/> Unu nesto en Argentino estis izole konstruita el bastonetoj ĉirkaŭ 4 m supre en [[eŭkalipto]].<ref name=HiltyV/> La ovoj estas palbluaj kaj makulecaj, ĉirkaŭ 4.7 × 3.6 &nbsp;cm, kaj plej normala ovokvanto estas de 3 aŭ 4. La [[kovado]] daŭras ĉirkaŭ 28 tagojn, kaj [[elnestiĝo]] okazas 42 tagojn post eloviĝo. Ova survivado estis mezurita je 28% kaj ida survivado je 40%; ŝtormoj kiuj detruas nestojn estas grava kaŭzo de perdoj. Baze sur observoj de familiaj grupoj, nur du junuloj normale elnestiĝas. Malkiel plej ardespecioj, Fajfardeoj zorgas la junulojn post elnestiĝo; junuloj petas manĝon per memlevado kun flugiloj fale.<ref name=K&H/>
 
== Taksonomio ==
Linio 57:
 
==Referencoj==<!-- Revista Brasileira de Ornitologia 14 (2) 161-163 -->
{{referencoj}}
<references/>
 
{{birdoj}}