Martín Fierro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Martin fierro 1894.jpg|thumbeta|rightdekstra|170px|[[Kovrilo]] de la unua eldono.]]
'''El Gaucho Martín Fierro''' (la gaŭĉo M.F.) estas [[argentina]] [[Rakonta poezio|rakonta poemo]], verkita en verso de [[José Hernández]] en [[1872]], nome literatura verko konsiderata modelo de la subĝenro [[gaŭĉa literaturo|gaŭĉa]] en [[Argentino]], [[Urugvajo]] kaj [[Suda Rio-Grando]] (sude de Brazilo). Ĉar estas ankaŭ daŭrigo, nome ''[[La vuelta de Martín Fierro]]'' (la reveno), verkita en [[1879]], tiu libro estas konata ankaŭ kiel "La Ida" (la iro). Ambaŭ libroj estis konsiderataj kiel nacia libro de [[Argentino]], sub la grupa titolo "El Martín Fierro". En "La Ida", Martín Fierro estas '''[[gaŭĉo]]''' nome laboristo kiun la socia maljusto igas kontraŭleĝa gaŭĉo.

Linio 6:
{{citaĵo|Aquí me pongo a cantar,
al compás de la vigüela
que al hombre que lo desvela
una pena extraordinaria,
como la ave solitaria
con el cantar se consuela.
|[[José Hernández]], unua strofo de ''Martín Fierro''.}}
[[Dosiero:Gaucho.jpg|thumbeta|175px|Bildo de gaŭĉo.]]

Tiu libro aperis precize en centoj da eldonoj kaj estis tradukita al pli ol 70 lingvoj, inter kiuj al [[Esperanto]] kaj al la [[keĉua]].
Linio 17:
Julio Mafud, profesoro pri literaturo kaj sociologio, en sia ''Prezento'' al ''Martín Fierro'' tradukita en Esperanton fare de Ernesto Sonnenfeld, faras klaran priskribon kaj de la gauĉo ĝenerale, de la [[ĉefrolulo]] partikulare kaj eĉ de la literatura verko de José Hernández. Kiel ĉefaj trajtoj de la gaŭĉo li elstarigas lia "moviĝemo" en sia "izoleco"; li konas sian medion, nome la specojn de paŝtaĵoj, la vojojn, la ventojn ktp. La [[tranĉilo]] estas lia ĉefa ilo, kaj por manĝi kaj por lukti kaj por labori. La [[gitaro]] estas alia necesa utilo. Nur "escepte li havas familion", dum amikeco estas la nura socia rilato, kiun li agnoskas.<ref>Julio Mafud en ''Prezento'' al [[José Hernández]], ''[[Martín Fierro]]'', J. Régulo, La Laguna, 1965, pp. 19-20.</ref>

La pampo estas malfacila vivejo, kie danĝeras movgrundoj, miraĝoj kaj malvarmaj ventoj. En tiu medio la gauĉo malaperas pro eŭropismaj intencoj ŝanĝi la tiean vivon. Tiukadre la verko ''Martín Fierro'' iĝas "cignokanto". La gaŭĉo klopodas rifuĝiĝi inter indianoj, sed tio li ne estas kaj tiele "en neniu el la du mondoj li povas vivi".<ref>Paĝo 23. </ref>

La verko iĝis tuj ege populara, kion pruvas 11 eldonoj kaj 40 000 ekzempleroj venditaj en sep jaroj; kantantoj parkeris la poemon kaj la verko inciatis la tutan literaturon de socia protesto en tiu mondoregiono.<ref>Paĝo 24. </ref>

== En Esperanto ==
Linio 25:

==Notoj==
{{referencoj}}
<references/>

== Eksteraj ligiloj ==