Eglė, la reĝino de serpentoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
e plibonigadeto per AWB
Linio 11:
Tri tagoj pasas, miloj da serpentoj venas al la hejmo de la knabino por nobela nuptofesto, sed ili trifoje estas trompataj per la parencoj de la knabino. Unue la homoj vestas [[anaso]]n kiel fianĉino, poste [[ŝafo]]n kaj trie [[bovino]]n. Tamen la saĝa birdo [[kukolo]] ĉiam avertas pri la trompo. Fine koleraj serpentoj rabas la knabinon Eglė kaj trenas ŝin al la fundo de la maro al sia mastro, la serpenta princo.
 
Anstataŭ ol tie vidi la serpenton de la antaŭa renkonto, Eglė malkovras ke ŝia fianĉo Žilvinas, la serpenta princo, estas belega juna viro. Ŝi senespere enamiĝas, ili ĝoje ekvivas kune kaj Eglė naskas kvar infanojn: tri belaj knaboj ricevas la nomojn "Ąžuolas" ([[kverko]]), "Beržas" ([[betulo]]) und "Uosis" ([[frakseno]]) kaj fine naskiĝas svelta knabineto, kiu ricevas la nomon "Drebulė" ([[tremolo]]).
 
Post pluraj jaroj Eglė eksopiras pri siaj homaj parencoj kaj decidas viziti ilin, sed la singarda edzo malkonsentas. Por ricevi la permeson je vizito de la parencoj, Eglė devas plenumi tri neplenumeblajn taskojn: ŝpini senfinan vualon el silko, tiom longe porti paron da feraj ŝuoj, ke ili konsistu el pli da truoj ol da metalo kaj ne plu porteblus, kaj baki kukon sen ajna ingredienco. Post kiam ŝi ricevas konsilojn de patrineca bona feino, Eglė sukcesas pri ĉiuj tri ŝajne neplenumeblaj taskoj kaj Žilvinas malvolonte cedas, lasante la belan edzinon kaj ĉiujn kvar infanojn vojaĝi el la maro al la homa parencaro.
Linio 29:
La rakonto unue skribe publikiĝis fare de ''M. Jasewicz'' dum [[1837]]. La unua scena prilaboro estis opero de ''Mikas Petrauskas'', kiu verkiĝis dum [[1920]], monde premieris dum [[1924]] en [[Bostono]] kaj en Litovio unuafoje sursceniĝis dum [[1939]] en [[Kaŭnaso]].
 
[[Salomėja Nėris]], nacie fama litova poetino, dum la jaro [[1940]] verkis poemon kun la titolo ''Eglė žalčių karalienė'', kiu baziĝas sur la motivoj de la legendo kaj kiu tre populariĝis.
 
Multnombraj teatraĵoj pri la temo sursceniĝis en la litovaj teatroj, unuafoje dum [[1946]] sub reĝisoro ''Juozas Gustaitis''.
 
Dum [[1960]], la bronza skulptaĵo de Eglė kaj la serpento, kiu videblas sur la foto komence de tiu-ĉi artikolo, kreiĝis fare de ''Robertas Antinis'' kaj ricevis belan lokon en la botanika parko de la urbo [[Palanga]]. Samjare baleto ''Eglė žalčių karalienė'' verkiĝis fare de ''Eduardas Balsys'', kaj kvin jarojn pli poste, dum [[1965]], baleta filmo sub reĝisorado de ''Vytautas Grivickas'' kaj ''Algimantas Mockus'' montris la historion al pli granda publiko ekster Litovio.
 
Inter la plej novaj artaj adaptoj de la legento estas la opero “Žilvinas ir Eglė” de ''Audronė Žigaitytė'' ([[2002]]) kaj la nur sep-minuta animacia filmo „Eglė žalčių karalienė“ ([[2003]]) de ''Aurika Selenienė'' kaj ''Algirdas Selenis''.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 42:
 
== Ligiloj ==
 
*[http://www.webcitation.org/query?id=1256489643118790&url=www.geocities.com/athens/oracle/2810/egle.html pri la mito de Eglė (anglalingve)]
*[http://www.webcitation.org/query?id=1256489549133784&url=www.geocities.com/athens/delphi/3503/egle.html angla versio laŭ la poemo de Salomėja Neris]
Linio 49 ⟶ 48:
[[Kategorio:Litova mitologio]]
[[Kategorio:Balta mitologio]]
[[Kategorio:fabelojFabeloj]]