X86-arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 43 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q182933)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1:
{{minusklo}}
[[Dosiero:KL Intel i386DX.jpg|thumbeta|Procesoro [[Intel 80386]].]]
'''Arkitekturo x86''' aŭ '''x86-arkitekturo''' estas la komerce plej sukcesa [[instrukciara arkitekturo]] en la historio de [[persona komputilo|personaj komputiloj]]. La mallongigo estas derivita de la model-numeroj finiĝantaj per "86", la unuaj el kiuj estis retrokongruaj kun la originala [[Intel 8086]]. Ekde tiam, multaj aldonoj kaj kromaĵoj estis aldonitaj al la x86-instrukciaro, preskaŭ ĉiuj kun plena retrokongrueco. La komputila arkitekturo estis realigita en procesoroj de [[Intel]], [[Cyrix]], [[AMD]], [[VIA (komputilpartoj)|VIA]] kaj pluraj aliaj.
 
Ĉar la termino x86 populariĝis post la kreado de la [[Intel 80386]], ĝi ofte aludas al duuma retrokongrueco kun la 32-bitoka instrukciaro de la 80386.
 
Hodiaŭ, la x86-arkitekturo estas ĉiameca en surtablaj komputiloj kaj tekokomputiloj, kaj ankaŭ plimulto de serviloj kaj laborstacioj. Granda iomo da programaroj subtenas ĉi tian procesoron, inkluzive de operaciumoj kiaj [[MS-DOS]], [[Vindozo]], [[Linukso]], [[BSD]], [[Solaris]] kaj [[Mac OS X]].
 
Malgraŭ populara mito, x86 ne estas samsama kun IBM-PC-kongrueco, kaj ĝi estas trovebla en pluraj aliaj aparataroj. Ekzemple, la originala [[X-box]] estis desegnita kun x86-procesoro.