Ĉeĥaj kronadjuveloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2716880)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Czech crown jewels.jpg|thumbeta|rightdekstra|La ĉeĥaj kronadjuveloj (kopio)]]
La '''ĉeĥaj kronadjuveloj''' estas objektoj servintaj por kronado de [[Ĉeĥio|ĉeĥaj]] [[reĝo]]j. Ili estas metitaj daŭre en [[Praga burgo]], kaj ankaŭ ili povas esti ekspoziciataj sole sur ties teritorio. Sed tio okazas dum tute eksterordinaraj eventoj. En la [[20-a jarcento]] tiel okazis naŭfoje, lastfoje en oktobro de [[1998]] okaze de la 80-a datreveno de la estiĝo de la memstara [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovaka respubliko]]. Por ekspozicii la kronadjuvelojn rajtas decidi eksplicite la prezidento de la respubliko.
 
Linio 12:
==Sanktvenceslaa krono==
 
La sanktvenceslaa [[Krono (ĉapelo)|krono]] – la juvelo farita el [[oro]] de alta pureco (21 – 22 [[karato]]j), ornamita per multekostaj ŝtonoj kaj [[perlo]]j – estas en la kronadkolekto la plej malnova. Ĝi pezas preskaŭ du kilogramojn, kun la kruceto ĝi estas alta 19  cm, ties diametro estas same 19  cm kaj ĉiu el la kvar pecoj de [[diademo]] mezuras 14,5  cm. [[Karolo la 4-a]] igis fari ĝin en la jaro [[1347]] por sia kronado, poste li donacis ĝin al la unua patrono de la lando, al [[sankta Venceslao]] lasinte ĝin kiel kronon ŝtatan al kronado de pluaj ĉeĥaj reĝoj, al siaj sekvantoj sur la ĉeĥa trono. Sed eble ĝis fino de sia vivo ([[1378]]) li lasis ĝin reguligi kaj plenigi per la plej raraj multekostaj ŝtonoj, kiujn li sukcesis akiri. Tiel do la krono evoluis ĝis sia fina nuntempa aspekto.
 
Per sia formo ĝi ligas al antaŭaj kronoj de [[Přemyslidoj]] kaj la francaj reĝoj. Ĝi havas aspekton de diademo el kvar partoj, sur kies ĉiu supraĵo estas granda [[lilio]]. La pecoj estas supre kunigitaj per du arkoj, sur kiuj estas alfiksitaj ornamaĵoj de pli aĝa [[gemo]] (de diademo aŭ zono). Sur la supraĵo de la krono, kie la arkoj kruciĝas, estas lokigita ora kruceto kun [[safiro|safira]] kameo, juvelŝtono ornamita per gravuraĵo. Sur la krono estas sume 19 safiroj, 44 [[spinelo]]j, 1 [[rubeno]], 30 [[smeraldo]]j kaj 20 [[perlo]]j.
Linio 22:
==Reĝa pomo==
 
La pomo, farita el oro de alta pureco (18 karatoj), pezas 780 gramojn kaj ĝi estas alta 22  cm. Ĝi konsistas el du platigitaj duongloboj kunigitaj per ornamita [[ringo]] kaj finitaj per proporcie granda [[kruco]]. Sur rondo sub la kruco estas skribaĵo '''DOMINE IN VIRTUTE TUA LETABITUR REX ET SUPER SALUTARE TUAM EXULTABIT''' (''Sinjoro, el via potenco ĝojas la reĝo kaj el via helpo li ĝojas.'') En la riĉa ornamaĵaro de la pomo dominas multekostaj juvelŝtonoj kaj perloj, ĉarma detalo estas etaj staturetoj de ses [[sfingo]]j, kiuj kreas soklon de kruco. Okulfrape validiĝas kolora harmonio de oro, ruĝaj spineloj kaj bluaj safiroj, diversloke emfazita per buntaj emajloj. La surfacon de ambaŭ [[hemisfero]]j kovras treege precize orbatita reliefo kun figuraj aperaĵoj, kiuj per siaj temoj rilatas al la kronado. Sur la supra duonglobo estas scenoj el historio de [[Davido]] – [[Krismo|Krismado]] de Davido je reĝo kaj Batalo de Davido kontraŭ [[Goljato]], sur la suba duonglobo estas aperaĵoj el [[Genezo]], montrantaj [[Adamo]]n genuanta antaŭ Kreinto, Enkondukon de [[Adamo (Biblio)|Adamo]] en edenon kaj Kreinton avertanta Adamon kaj [[Evo]]n antaŭ la arbo de ekkono. La eluzo de tiu ĉi areo por la figura ornamaĵo estas unika kaj ĝi signas grandan signifon, kiu ties mendinto aldonis al tiu ĉi insigno.
 
==Reĝa sceptro==
 
La [[sceptro]], farita el oro de la sama pureco kiel la pomo, estas 67  cm longa kaj ĝi pezas 1013 gramojn. En la kolekto de Ĉeĥaj krondjuveloj ĝi anstataŭis sceptron el la tempo de [[Přemyslidoj]]. Ĝi estas ornamita per kvar [[safiro]]j, kvin [[spinelo]]j kaj sesdek du [[perlo]]j. Ĝi konsistas el kelke da diference formitaj partoj kunigitaj per [[ringo]]j, en loko de mantenilo karakterizita per vico da perloj. La tutan areon de ĉiuj partoj kovras fajne cizelita dekoraĵo kun superanta motivo de vinberaj alfiksaĵoj, folietoj, floroj aŭ [[akanto]]j. Kelkaj partoj estas plie tegitaj per bunte kolorigitaj emajloj. La epika supraĵo de la sceptro estas kreita je maniero de ia floro per ogiva aera tigo kun fajnaj akantoj, el kiuj elkreskas multekostaj ŝtonoj kaj perloj.
 
==Kronadmantelo==
 
La kronadmantelo, konservata en [[Praga burgo]], estas garita el luksa [[silko|silka]] ŝtofo. [[Dezajno]]n de la ŝtofo kreas silka fadeno ĉirkaŭvolvita per plata ora [[drato|drateto]]. La mantelo estas duonronda, sen manikoj, malantaŭe plilongigita en rubandon. Ĝi estas 312  cm larĝa, ekde kola dekoltaĵo ĝis fino de la rubando 236  cm longa. Sur la tuta perimetro ĝi estas borderita per [[mustelo]] – vintra blanka pelto de [[ermino]] – por sia rareco multfoje konsiderata kiel pelto de reĝoj. Esploristoj sukcesis pli precize envicigi ĝin en komencon de la [[17-a jarcento]], plej verŝajne en la tempon de [[Ferdinando la 2-a]]. Li estis kronita kiel ĉeĥa reĝo en la jaro [[1617]], kaj kiel estas skribite, li estis onidire vestita en "orkapan mantelon". Lasta reĝo, kiu estis en la ĉeĥa kronadmantelo vestita, estis [[Ferdinando la 5-a]] dum kronado kiel ĉeĥa reĝo en la jaro [[1836]]. Ekde tiu tempo la kronadmantelo havas signifon sole historian kaj artehistorian. Sed ĝi plenigas la unikan vicon de la vestoj de regintoj kaj iliaj fragmentoj, kiuj en Praga burgo konserviĝis ekde la [[10-a jarcento]].
 
[[Kategorio:Praga burgo]]