Vivciklo de programareldono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1211457)
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 3:
==Estigo kaj evoluigo==
=== Historio ===
IBM enkondukis la alfa-beta-test-terminologion. En la 1950-aj jaroj, IBM uzis similan terminologion por iliaj aparataraj estigo kaj evoluigo. "A"-testo estis kontrolado de nova produkto antaŭ al publike ĝin anonci. "B"-testo estis kontrolado antaŭ ek-produktado. "C"-testo estis fina testo antaŭ ek-havebligo por la ĝenerala publiko. Kiam programaro ekestis signifa parto de la servoj kiujn proponis IBM, la alfa-test-terminologio estis uzita por indiki la antaŭ-anoncajn testojn kaj la beta-testo estis uzita por montri pretecon de produkto por ĝenerala haveblo. Martin Belsky, manaĝero de kelkaj IBM-aj komencaj programaraj projektoj, asertas esti enkondukinta la terminologion. IBM en la 1960-aj jaroj ĉesis uzi la alfa-beta-terminologion, sed tiam ĝi jam estis relative vaste uzata. Por testado de programaro per klientoj, IBM ne uzis "beta-testado"-n. Ili parolis pri "field test".<ref>Personal recollections of Allan Scherr, retired IBM fellow and software engineering executive (1960–1993) </ref>
 
=== Estiga fazo: analizo kaj programado ===
Antaŭ ol ekfari programaron, bezonatas detala analizo de bezonoj kaj postuloj. Post kiam oni interkonsentis kun la entreprena gvidado kaj eventuale intervjuis la uzontojn de la programaro (funkcia analizo), eblas ek-fari skemojn kaj ek-programi kodon kaj [[Grafika uzantinterfaco|grafikan uzantinterfacon]] (GUI).
 
En la angla oni parolas pri "pre-alpha versions" kaj "milestones". Temas pri versioj de la programaro antaŭ ol ek-test(ig)i ilin unuafoje.
Linio 18:
 
=== Beta-versio ===
Kiam oni decidis ne plu aldoni al programaro eblecojn (angle: "feature freeze"), alfa-versio iĝas beta-versio (laŭ la dua litero de la Greka alfabeto). Beta-versio de programaro ĝenerale enhavos pli da cimoj ol kompletigita programaro, kaj povas esti problemoj pri ĝia rapideco kaj rendimento. Daŭre la programaro povas kraŝi kaj datumperdo povas okazi. La fokuso de beta-testado estas redukti la influon por uzantoj, samkiel ĝia [[afabligo]].
 
Beta-versio de programaro ofte estas testita de homoj (potencialaj klientoj) kiuj tion faras senpage. Post testado ili foje ricevas la programaron senpage aŭ je reduktita prezo. Beta-versio de programaro estas ankaŭ uzita por fari prezentojn ene de organizaĵo aŭ al potencialaj klientoj.
Linio 43:
 
Prefere ne skribu: "Ni eldonis tri alfajn kaj du betajn versiojn, antaŭ ol ni povis lanĉi la definitivan version de nia programo".<br>
Sed skribu: "Ni eldonis tri alfa-versiojn kaj du beta-versiojn, antaŭ ol ni povis lanĉi la definitivan version de nia programo". <ref>Retmesaĝo de Bertilo Wennergren al Yves Nevelsteen je la 5-a de Aprilo 2013</ref>
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Programaro| ]]