Heimberg BE: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q65206)
e plibonigadeto per AWB
Linio 21:
 
==Geografio==
Heimberg situas ĉe la orienta bordo de la rivero [[Aro (rivero)|Aro]] norde de la urbo [[Thun]] ĉe la transiro de la [[Svisa Mezlando]] al la [[Svisaj Antaŭalpoj]]. Heimberg estas kvazaŭ la enirejo al la [[Berna Oberlando]]. En sudo de la komunumo la rivero [[Zulg]] alfluas al Aro. La komunumo Heimberg konsistas el la vilaĝo Heimberg kaj la vilaĝetoj [[Bümberg]] (sur alteco de 600 m [[s.m.]] norde de Heimberg) kaj [[Thungschneit]] (sur alteco de 596 m [[s.m.]] nordokcidente de Bümberg), kaj la setlejo [[Im Kaliforni]] (en la triangulo sude de Zulg, oriente de Aro kaj norde de la kvartalo Glättimüli de la komunumo Steffisburg). <ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=612474&y=182105# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,41 &nbsp;km², de kiuj 34,2% estas kovritaj de [[arbaro]], 29,6% servas por [[agrikulturo]] kaj 33,1% por [[setlado]].
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
Linio 33:
 
==Historio==
La unua dokumentita mencio de Heimberg datiĝas el la jaro [[1146]] kiel ''Heimberc''. en la loko Bühlacker estis malkovritaj restaĵoj de [[Romio|romia]] setlejo. Inter 1146 kaj [[1175]] estis menciitaj la Baronoj de Heimberg. Ilia havaĵo estis heredita en la [[13-a jarcento]] parte de la [[Grafoj de Kiburgo]] parte de la Grafoj de Buchegg. en [[1384]] la kiburga havaĵo en Berna Oberlando estis akirita de la urbo [[Berno]]. La Senjorujo Heimberg fariĝis parto de la libera tribunalo de Steffisburg en la Voktejo Thun. Post la fino de la [[Helveta Revolucio]] en ĝi estis atribuita al la [[distrikto Thun]], kiu en la jaro [[2010]] estis integrita al la [[administra distrikto Thun|samnoma administra distrikto]]. En [[1869]] la ĝis tiam aŭtonoma komunumo [[Thungschneit]] estis integrita al Heimberg. En la 2-a duono de la 20-a jarcento en Heimberg komenciĝis pro la allogo de la [[aglomeraĵo]] de Thun kaj Steffisburg rapida evoluo kun granda kresko de la loĝantaro. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D527.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Heimberg'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2007-12-05)]</ref>
 
==Partnerkomunumo==