Geologia temposkalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Rusio
Linio 22:
La identigo de stratumoj laŭ la fosilioj, kiujn entenas tiuj stratumoj, estis la unuan fojon proponitaj de [[William Smith]], [[Georges Cuvier]], [[Jean Baptiste Julien d'Omalius d'Halloy|Jean d'Omalius d'Halloy]] kaj [[Alexandre Brogniart]] komence de la 19a jarcento, kio ebligis al geologoj dividi [[terhistorio]]n pli ekzakte. Krome, tio ebligis al ili pli bone interkoherigi stratumojn en transnacia kaj eĉ kontitenta nivelo. Se du stratumoj (ne gravas, kiom tiuj malsamas laŭ sia loko kaj konsisto) entenas la samajn fosiliojn, estis tre verŝajne, ke ili estis formitaj dum la sama tempo. Pluraj detalaj studoj inter [[1820]] kaj [[1850]] de tiuj stratumoj kaj fosilioj de [[Eŭropo]] rezultigis la sinsekvon de geologiaj periodoj, kiujn oni uzas ankaŭ nuntempe.
 
Tiu procezo estis gvidata de la [[Britio|britaj]] geologoj, kio reflektiĝas en la nomoj de diversaj periodoj. "Kambrio", (la latina nomo por [[Kimrio]]) "Ordovico" kaj "Silurio" estis nomitaj laŭ prahistoriaj [[Kimrio|kimriaj]] triboj, ĉar por datigi kaj nomi tiujn periodojn oni uzis stratigrafiajn sekvencojn de Kimrio.<ref>John McPhee, ''Basin and Range'', pp.113-114.</ref> "Devonio" estis nomita laŭ la [[britio|brita]] regiono [[Devon]], kaj la nomo "Karbonifero" estas simple adapto de la arkaiĝinta angla geologia termino "Karbonaj Mezuroj" ("the Coal Measures"), uzata por la sama aro de stratumoj. "Permio" ricevis sian nomon pro la urbo [[Permo]] en [[RuslandoRusio]], ĉar tiu periodo estis difinita surbaze de la stratumoj de tiu regiono en la esploro de [[skotlando|skota]] geologo [[Roderick Murchison]]. Tamen, kelkaj periodoj estis priskribitaj fare de geologoj el aliaj landoj. "Triaso" estis nomita en 1834 fare de germana geologo [[Friedrich Von Alberti]] laŭ tri malsamaj tavoloj ([[Latina lingvo|latine]] ''trias'' signifas "trioblo") — ruĝaj bedoj, kovritaj per [[kreto (ŝtono)|kreto]] kaj super kiuj troviĝas ankoraŭ ŝela tavolo — kiujn oni povas trovi ĉie en [[Germanio]] kaj norda Eŭropo. "Ĵuraso"n nomis la [[francio|franca]] geologo [[Alexandre Brogniart]] pro amasaj maraj for the extensive marine [[liaso|liasaj]] kolektiĝoj sur la [[Ĵuraso (montaro)|Ĵurasaj Montoj]].
"Kretaceo" (el la latina ''creta''= [[kreto (ŝtono)|kreto]]) kiel aparta periodo estis la unuan fojon difinita de la [[Belgio|belga]] geologo [[Jean Baptiste Julien d'Omalius d'Halloy|Jean d'Omalius d'Halloy]] en [[1822]], kiu uzis stratumojn de [[Pariza baseno]] <ref>{{cite book|title=[[Granda Sovetia Enciklopedio]]|publisher=Издательство Большой Советской Энциклопедии|edition=3a eldono|pages=vol. 16, p. 50|year=1974|location=Moskvo|language=Rusa}}</ref> kaj estas nomita pro amasaj kretaj bedoj ([[kalcia karbonato]], deponita en la ŝeloj de maraj [[senvertebrulo]]j).
[[Dosiero:PSM V01 D242 and V20 D610 Charles Lyell.jpg|eta|dekstra|180px|Sinjoro [[Charles Lyell]]]]