Pepper Adams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q552381)
ujo->io
Linio 3:
 
== Vivo kaj verkado ==
Pepper Adams alkreskis en [[Roĉestro (Nov-Jorkio)|Roĉestro]], [[Novjorkio]] kaj havis tie unuajn prezentadojn kiel tenorsaksofonisto kaj klarnetisto. Kiam lia familio transloĝiĝis al [[Detrojto]], la dekkvinjara Pepper konatiĝis kun nigrulaj muzikistoj kaj muzikis en 1947 kiel baritonsaksofonisto ĉe [[Lucky Thompson]]. Post studo kaj dujara militservo en KoreujoKoreio li muzikis ekde 1953 inter alie kun [[Tommy Flanagan (muzikisto)|Tommy Flanagan]], [[Paul Chambers]], Elvin Jones kaj [[Kenny Burrell]], kun kiu li en 1956 iris al Novjorko. Post mallonga gastmuzikado en la [[bandego]] de [[Stan Kenton]] li laboris ĉe [[Maynard Ferguson]]. Post koncertvojaĝo kun Mel Lewis laŭlonge de la okcidenta marbordo Adams verkis ĉefe en Novjorko kun propraj ensembloj, ekz. kun [[Donald Byrd]], [[Jimmy Knepper]] kaj Bobby Timmons, kun kiuj li ankaŭ koncertis en la ĵazklubejo ''[[Five Spot]]'', muzikis libere i.a. kun [[Thelonious Monk]] kaj kun Charles Mingus, kun kiu li en 1959 sonregistris por la albumoj ''Blues and Roots'' kaj ''[[Mingus Ah Um]]''. En la 1960-jaroj komencis lia kunlaboro kun la orkestro de [[Thad Jones]] kaj Mel Lewis, al kiu li kun interrompoj apartenis ekde 1965 ĝis 1978. Krom tio Adams verkis pri propraj albumoj, ekz. kun [[Zoot Sims]], Walter Norris aŭ [[Roland Hanna]]. En 1981 li estis membro de la ''[[Dizzy Gillespie]] Dream Band''. Mallonge antaŭ sia morto li kunverkis kiel gastsoloisto la ''[[Suito]]n Mingus'' de Denny Christianson.
 
Lia baritonsaksofonluda stilo influis i.a. Scott Robinson kaj Gary Smulyan.