Caral: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:PeruCaral01.jpg|thumb|Caral, Valo de rivero Supe]]
'''Caral''' [kaRAL] estas la plej malnova urbo sur la amerika kontinento. Ĝi situas en [[Peruo]], je ĉ. 200 km norde de [[Lima]] kaj je 25 km landinternen fore de la [[Pacifiko|Pacifika marbordo]], en valo de ''Rio Supe''. La aĝo de la tiama kulturo estis datite per kansako je 4600 jaroj kaj tiel ĝi aĝas je 1000 jaroj pli ol la ĝis tiam konata plej malnova kulturo de la amerika kontinento, tiu de la [[olmekoj]] ĉe la [[Golfo de Meksiko]]. Tiel Caral samaĝas ol la konataj kulturaj pracentroj de la homara civilizo: [[Mezopotamio]], [[Egiptio]], [[Hindio]] kaj [[Ĉinio]]. Ĝi estas konsiderata kiel unu el ĉefaj lokoj de la [[Civilizacio Caral-Supe]].
 
La difino de la aĝo okazis en [[2001]] per radiokarbonaj metodoj el la [[kano]]-sakoj, kiuj estis masonitaj en la konstruaĵon. Oni difinis la daton de 2627 aK.. Tiel la urbo ekzistis en tiu epoko, kiam oni konstruis en [[Egiptio]] [[piramido]]jn.