Herodo la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
== Vivo ==
 
Herodo estis la filo de [[AntipaterAntipatro la 1-a (Idumeo)|Antipatro]], kiun Romio starigis kontraŭ la juda dinastio de la [[Makabeoj]]. Sub sia patro, Herodo regis [[lando de Galileo|Galileon]] ([[-47|47]]-[[-40|40]] a.K.), lando norde de Judio. Sed kiam la [[Persio|persoj]] atakis Judion en [[-40]], Herodo fuĝis al [[Romo]]. Tie, kun la helpo de sia amiko [[Marko Antonio]], li estis deklarita reĝo de Judio kaj, post tri jaroj de milito, Herodo kaj la romia armeo venkis la persojn kaj kaptis Judion kaj [[Jerusalemo]]n en [[-37]]. [[Antigono]], la rajta reĝo de la judoj laŭ la [[Makabeoj|makabea dinastio]], estis renversita kaj sendita al Romo, kie Antonio mortigis lin. Kiel reĝo, Herodo mortigis la restintajn filojn de la Makabeoj, eĉ tiujn, kiuj estis en lia familio (lia dua edzino estis Makabeanino). Tio donis pacon al Palestino, sed senĉesan mizeron, ĵaluzon, timon kaj turmenton al lia familio.
 
Dum la milito inter Antonio kaj [[Cezaro Aŭgusto]], Herodo subtenis sian delongan amikon, Antonion. [[Kleopatra]] ekspluatis tion por gajni iom el la pli bona teritorio de Herodo (sed tio estis kompromiso de Antonio: Kleopatra mem deziris la tutan landon Judio). En [[-31]] Aŭgusto fine venkis Antonion ĉe la [[Batalo de Aktio]] kaj fariĝis la imperiestro. Herodo malkaŝe konfesis sian subtenon por Antonio al Aŭgusto. Sed Aŭgusto, kompreninte ke Herodo estis bona kaj fidela reganto, ne eksigis lin. Aŭgusto eĉ redonis la teritorion prenitan de Kleopatra.