Parma ŝinko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q13360207)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
== Produktado ==
Parma ŝinko nur produktiĝas el porkoj de la rasoj ''Large White, Landrance'' kaj ''Duroc''. Ili nur rajtas deveni el la regionoj [[Emilio-Romanjo]], [[Venecio]], [[Lombardio]], [[Piemonto]], [[Moliso]], [[Umbrio]], [[Toskano]], [[Markio (Italio)|Markio]], [[Abruzoj]], [[Latio]] kaj [[Friulo-Venecio Julia]] de norda kaj centra [[Italio]]. Por rajti esti buĉataj, ili devas aĝi pli ol naŭ monatojn kaj pezi almenaŭ 150 kilogramojn. La porkoj estas nutrataj ekskluzive per [[hordeo]] kaj [[aveno]], kaj per la [[selakto]], kiu restas post produktado de la fromaĝo [[Parmezano]] (itale '' Parmigiano Reggiano''), kiu - kiel indikas la nomo - same originas el la urbo Parmo.
 
Post la buĉo la porkaj femuraĵoj de 10 ĝis 15 kilogramoj estas iom frotitaj per salo. La relative ŝparema uzo de salo kaŭzas la kompare aliaj ŝinkoj mildan guston de la parma ŝinko. Post la salumo, la femuraĵoj stokiĝas 100 tagojn en malvarmo - historie oni tial ekproduktis la ŝinkon nur dum vintroj. Dum tiu tempo la ŝinko alprenas ĝustan kvanton da salo kaj perdas akvon, kaj rezulte pezon. Post la 100 tagoj la surfaca salo estas forlavata.