Urbodomo de Székesfehérvár: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Wieralee (diskuto | kontribuoj)
Linio 3:
 
== Historio ==
Post tuj fino de la turka dominado en Székesfehérvár [[dokumento]] mencias la urbodomon, ĉar pri tio [[proceso]] okazis. En la [[1690-aj jaroj]] (eĉ iom poste) la domo plene renoviĝis. En la [[1710-aj jaroj]] jam funkciis la baroka urbodomo, eĉ ĝi estis pligrandigita. Laŭ la tiamaj kutimoj en la domo ankaŭ malliberejo funkciis, sed pro rifuĝo de kaptitoj en [[1780]] oni faris la necesajn laborojn. La nuna baroka formo estas videbla ekde [[1790]]. En [[1813]] parto de la domo estis malkonstruita, kie oni konstruis la [[arĥivo]]n. Post jaroj evidentiĝis, ke kapacito de la domo estas nesufiĉa, tamen agoj ne okazis. Fine en [[1912]] oni aĉetis 3 pliajn najbarajn domojn, sed la necesaj trakonstruoj okazis inter [[1935]] kaj [[1938]]. Tiam oni konstruis la ligan [[koridoro]]n kaj ankaŭ en la [[korto]] estis konstruita [[alo]] laŭ [[projekto]] de [[Iván Kotsis]].
[[Dosiero:Connecting corridor. 'Bridge' between the listed Zichy Palace ID 3843 and the Székesfehérvár Town Hall. Listed ID 3915. - 1, Városház Sq., Downtown, Székesfehérvár, Fejér county, Hungary.JPG|eta|Liga koridoro kaj la ornama enirejo de la urbodomo]]
[[Dosiero:Columned, ornated gate and wrought iron balcony. Székesfehérvár Town Hall. Listed ID 3915. City Coat of Arms relief. Allegorical statues 'Justitia and Prudentia'. Or 'Truth and Wisdom'. - Városház Sq.JPG|eta|La ornama balkono]]
 
== Konstruaĵo ==
La parte 1-2 etaĝaj urbodomo situas laŭ [[trotuaro]] de la ĉef[[placo]]. La [[fasado]] de la duetaĝa parto estas perfekte simetria. La ĉefenirejo situas meze, pli supre en la unua etaĝo estas malgranda [[balkono]]. La alia enirejo ĉe la unuetaĝa alo estas pli ornamriĉa, pli supre ankaŭ tie situas balkono, kiun 2 [[kolono]]j tenas. Tiu pordo estis farita en 1718. En flankoj de la balkono staras [[skulptaĵo]]j pri justo (Justitia) kaj saĝo (Prudentia).