Japanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 97:
[[Dosiero:GoEnDamaScan.jpg|eta|dekstra|5-ena monero.]]
'''Eno''' (Japane: 円, ''en'') estas la [[valuto]] aŭ mon-unuo uzata en Japanio. Ĝi estis ([[2006]]) la kvara plej vaste uzata [[rezerva valuto]] post [[usona dolaro]], [[eŭro]] kaj [[brita pundo]] kaj nun estas la tria plej uzata valuto en la deviz-merkato post la usona dolaro kaj la eŭro.<ref>{{cite web|title=Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results|url=http://www.bis.org/publ/rpfx13fx.pdf|publisher=Bank for International Settlements|accessdate=7a de Februaro, 2015}}</ref> Laŭ la normo [[ISO 4217]] ĝiaj kodoj estas <code>JPY</code> kaj <code>392</code>.
 
En la 1970-aj jaroj, la japanaj registaro kaj negocistoj ege priokupiĝis pro la fakto ke plialtiĝo de la valoro de la eno damaĝu eksportokreskon farante la japanajn produktojn malpli konkurencaj kaj tio damaĝu ankaŭ la industrian bazon. La registaro tiele plue intervenis forte en la eksterlanda kurzomerkato (aĉetante aŭ vendante dolarojn), eĉ post la decido de 1973 por permesi ke la eno flosadu.
 
Spite tiun intervenon, la merkatpremoj okazigis la fakton ke la eno plue plialtiĝu valore, pinte provizore al averaĝo de ¥271 por US$1 en 1973 antaŭ la konsekvencoj de la [[naftokrizo de 1973]]. La pliiĝantaj kostoj de importita [[nafto]] okazigis la devaluton de la eno al gamo de ¥290 al ¥300 inter 1974 kaj 1976. La re-apero de komercaj plusoj faligis reen la enon ĝis ¥211 en 1978. Tiu valuta plifortigo denove falis pro la dua energiokrizo de 1979, kiam la eno falis al ¥227 ĉirkaŭ 1980.
 
La [[Banko de Japanio]] (日本銀行 [nippon ginkō] estas la [[centra banko]] de Japanio.