Internacia Kortumo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 20:
Artikolo 6 de la Statuto proklamas ke ĉiuj juĝistoj estu "elektita senrilate al sia nacieco inter personoj de alta morala karaktero" kiuj estu kvalifikitaj de siaj plej altaj juraj oficejoj en siaj hejmlandoj aŭ konataj kiel [[advokato]]j kun sufiĉa kompetenteco en [[internacia juro]]. Jura sendependeco estas pritraktita specife en Artikoloj 16–18. Juĝistoj de la IK ne rajtas teni ajnan alian postenon aŭ agadi kiel jura konsilanto. En praktiko, Membroj de la Kortumo havas sian propran interpretadon pri tiuj reguloj kaj tio permesas al ili engaĝiĝi en ekstera arbitrado kaj eĉ teni profesiajn postenojn kondiĉe ke ne estu konflikto de interesoj. Juĝisto povas esti elpostenigita nur pere de [[unuanimeco|unuanima]] voĉdonado de la aliaj membroj de la Kortumo.<ref>ICJ Statute, Article 18(1)</ref> Spite tiujn prudentojn, la sendependeco de la juĝistoj de la IK estis foje metita sub kritikoj. Por ekzemplo, dum la kazo de Nikaragvo kontraŭ Usono, Usono publikigis komunikon sugeste ke ĝi povus ne prezenti specifan materialon al la Kortumo ĉar estis juĝistoj el la ŝtatoj de la [[Orienta Bloko]].<ref name="ReferenceA">''Case Concerning Military and Paramilitary Activities In and Against Nicaragua'' (Nicaragua v USA), [1986] ICJ Reports 14, 158–60 (Merits) per Judge Lachs.</ref>
Juĝistoj povas liveri kunajn juĝojn aŭ doni siajn proprajn separatajn opiniojn. Decidoj kaj konsilaj opinioj estas laŭ majoritato, kaj, en la kazo de egala divido, la voĉdono de la Prezidanto iĝas decida, kio okazis en la ''Laŭleĝeco de la uzado fare de ŝtato de atomarmiloj en armita konflikto''.<ref>(Opinio postulita de WHO), [1996] ICJ Reports 66.</ref> Juĝistoj povas ankaŭ liveri separatajn malkonsentajn opiniojn.
== Momenta konsisto ==
|