[[Dosiero:Sternwarte Aachen.JPG|thumbeta]]'''Observatorio''' aŭ '''scienca observejo''' estas loko kun instalaĵoj por observi terajn aŭ astronomiajn fenomenojn. Ekzemple [[Astronomio]], [[klimatologio]], [[geologio]], [[meteologio]] kaj [[vulkanologio]] estas sciencfakoj kun observatorioj. Historie, la plej simplaj observatorioj havis nur [[sekstanto]]n (por mezuri angulan distancon inter [[stelo]]j) aŭ estis kiel [[Stonehenge]], kies ŝtonegoj estas starigitaj laŭ direktitoj de konataj astronomiaj fenomenoj. Modernaj astroobservejoj tipe havas fiksitajn [[teleskopo]]jn sub malfermebla [[kupolo]]. Astronomiaj observiloj povas esti ne nur optikaj teleskopoj, por videbla lumo, sed ankaŭ detektiloj por aliaj tipoj de [[elektromagneta radiado]]. Nuntempe tiaj observatorioj troviĝas ankaŭ ekster la Tero, en kosmaj veturiloj.
Komence de la [[1940-aj jaroj]], [[radioteleskopo|radioteleskopoj]] estis konstruita kaj ekdetektis fontojn de radiondoj en la universo.