Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

665 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
Oni kredas ke iam inter la jaroj [[200]] kaj [[400]] de nia erao en la sekvoj de la [[Bar-Koĥba-ribelo]], ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la [[Aramea lingvo|aramea]] kaj je malpli etendo la [[Greka lingvo|greka]] estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.<ref>"Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's ''Who Wrote the Bible''</ref>. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por [[religio]] kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda [[komerco]], [[literaturo]], [[filozofio]], [[medicino]] kaj [[scienco]]. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Palestino]] en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la [[angla]], la [[araba]] kaj la hebrea). La hebre-parolanta [[komunumo]] en Palestino rapide kreskis kaj jam post la [[unua mondmilito]], ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ [[Etnologiisto]], ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.<ref name=e18/> [[Usono]] estis la dua plej granda Hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,<ref name="2009 survey">{{Citation|url=http://www.census.gov/compendia/statab/cats/population/ancestry_language_spoken_at_home.html|title=Table 53. Languages Spoken At Home by Language: 2009|work=The 2012 Statistical Abstract|publisher=U.S. Census Bureau|accessdate=2011-12-27}}</ref> ĉefe el Israelo.
 
La moderna [[hebrea]] estas unu el la du [[Oficiala lingvo|oficialaj lingvoj]] de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga [[araba]]), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en [[Judoj|Judaj]] komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de [[Samarianoj]], dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de [[Judismo]] kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en [[Mezoriento]] kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en [[Kristanismo|kristanaj]] [[seminario]]j.
 
==Trajtoj==
La hebrea estas skribata per la [[hebrea alfabeto]], kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj [[latina alfabeto]]j. Tiu malnova hebrea-[[fenica alfabeto]] tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en [[125]] kaj la [[Bar-Koĥba-ribelo]]. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la [[Jida lingvo|jud-germanan]], la [[Judhispana lingvo|jud-hispanan]], la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.
 
162 043

redaktoj