Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

928 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
 
La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el [[konsonanto]]j, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri [[vokalo]]jn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la [[Biblio]], en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj [[vokalo]]j. Ekzemple, la vorto ''sefer'' signifas «libro». Ĝia radiko estas ''s-f-r'', kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi ''sifrija'' («biblioteko»), ''sifrut'' («literaturo»), kaj ''sipur'' («rakonto»; la konsonantoj {{Prononco|f}} kaj {{Prononco|p}} estas unu sama [[fonemo]] en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.
 
== Akademio de la Hebrea Lingvo ==
[[Dosiero:Academy of the Hebrew Language.JPG|eta|220px|Akademio de la Hebrea Lingvo]]
{{Ĉefartikolo|Akademio de la Hebrea Lingvo}}
La '''Akademio de la Hebrea Lingvo''' ([[hebree]], '''הַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית''', ''Ha'academia Lalashón Ha'ivrit''), kreita laŭ leĝo de la [[Kneset]] de [[1953]] kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, ĝi difinas la normigon de la [[gramatiko]], la [[ortografio]], la reguloj de la transkribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo. La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de [[Judismo|judaj studoj]] kaj [[Biblio|bibliaj]], kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj. La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de [[Israelo]].
 
== Hebrea influo en Esperanto ==
162 417

redaktoj