Hagia Sofia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 55:
'''Hagia Sofia''' ([[greka lingvo|greke]] '''Ἁγία Σοφία''', [[turka lingvo|turke]] '''Ayasofya''') aŭ '''templo de Dia Saĝeco''' estas [[templo]] konstruita en [[Istanbulo]], [[Turkio]], nome [[Kristanismo|kristana]] [[Patriarko de Konstantinopolo|patriarka]] [[baziliko|bazilika]] [[kirko]], poste imperia [[moskeo]], kaj nune muzeo (''Ayasofya Müzesi''). Temas pri unu el la plej konataj sakralaj konstruaĵoj de la mondo. El la dato de ties konstruo en 537 ĝis 1453, ĝi servis kiel [[Konstantinopola Ortodoksa Eklezio|Ortodoksa]] [[katedralo]] kaj sidejo de la [[Patriarko de Konstantinopolo]],<ref name=mw112>Müller-Wiener (1977), p. 112.</ref> escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en [[Katolika Eklezio|romkatolika]] katedralo sub la [[Latina Imperio]]. La konstruaĵo estis moskeo el la 29a de Majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis tiam [[Laikeco|laikigita]] kaj malfermiĝis kiel muzeo en la 1a de Februaro 1935.<ref>Magdalino, Paul, et al. "Istanbul: Buildings, Hagia Sophia" in Grove Art Online. Oxford Art Online. http://www.oxfordartonline.com. alirita la 28an de Februaro 2010.</ref>
 
Fama ĉefe pro sia enorma [[kupolo]], ĝi estas konsiderata epitomo de [[bizanca arkitekturo]]<ref name=BAT>{{cite book | last1=Fazio |first1=Michael |last2=Moffett |first2=Marian |last3=Wodehouse |first3=Lawrence | title = Buildings Across Time | edition = 3rd | isbn = 978-0-07-305304-2 | publisher = McGraw-Hill Higher Education | year = 2009}}</ref> kaj oni diras ke ĝi "ŝanĝis la historion de arkitekturo".<ref name="nytimes">{{cite news|url=http://www.nytimes.com/1993/08/22/travel/center-of-ottoman-power.html|title=Center of Ottoman Power|work=New York Times|last= Simons|first=Marlise |accessdate=4a de Junio 2009 | date=22a de Aŭgusto 1993}}</ref> Ĝi estis la plej granda katedralo de la mondo dum preskaŭ milo da jaroj, ĝis la [[Sevila Katedralo]] estis kompletigita en 1520. La nuntempa konstruaĵo estis origine konstruita kiel [[preĝejo]] inter 532 kaj 537 je ordonoj de la [[Bizanca Imperio|bizanca imperiestro]] [[Justiniano la 1-a]] kaj estis la tria preĝejo de Sankta Saĝeco kiu okupis la lokon, el kiuj la du antaŭaj estis detruitaj de revoluciuloj. Ĝi estis desegnita de la [[Grekoj|grekaj]] geometriistoj [[Isidoro de Mileto]] kaj [[Antemio de Tralles]].<ref>{{cite book|last = Kleiner|first = Fred S.|author2=Christin J. Mamiya|title = [[Gardner's Art Through the Ages|Gardner's Art Through the Ages: Volume I, Chapters 1–18]]|publisher=Wadsworth|location= Mason, OH|edition=12th|year = 2008|page=329|isbn =0-495-46740-5}}</ref>
 
La preĝejo estis dediĉita al la ''[[Sophia (filozofio)|Saĝeco de Dio]]'', nome ''[[Kristana logos|Logos]]'', nome la dua [[Hipostazo (filozofio)|persono]] de la [[Sankta Triunuo]],<ref name=ja471>Janin (1953), p. 471.</ref> kies patrona [[festo]] okazas la 25an de Decembro, nome [[Kristnasko|rememorigo de la nasko]] de [[Enkarniĝo (kristanismo)|Enkarniĝo]] de la ''Logos'' en [[Kristo]].<ref name=ja471/> Kvankam foje referencata kiel Sankta Sofia (kvazaŭ ĝi estus nomita laŭ [[Sofia Martirino|Sankta Sofia]]), ĉar ''sofia'' estas la fonetika literumado en [[Latino]] de la Greka vorto por saĝeco, fakte ties kompleta nomo en Greka estas {{lang|grc|Ναός τῆς Ἁγίας τοῦ Θεοῦ Σοφίας}}, "Sanktejo de la Sankta SAĝeco de Dio".<ref>{{cite book |last=McKenzie |first=Steven L. |others=M. Patrick Graham|title = The Hebrew Bible Today: An Introduction to Critical Issues |url=https://books.google.com/books?id=owwhpmIVgSAC&pg=PA149&dq=%22Jesus+Christ+as+the+Holy+Wisdom+of+God%22#v=onepage&=%22Jesus%20Christ%20as%20the%20Holy%20Wisdom%20of%20God%22&f=false |publisher=Westminster John Knox Press |location=Louisville, KY|year = 1998|page=149|isbn =0-664-25652-X }}</ref><ref>{{cite book|last = Binns|first = John|title = An Introduction to the Christian Orthodox Churches|url = https://books.google.com/books?id=MOA5vfSl3dwC&pg=PA57&dq=%22Its+dedication+to+the+Wisdom+of+God+identified+it+with+Christ%22#v=onepage&q=%22Its%20dedication%20to%20the%20Wisdom%20of%20God%20identified%20it%20with%20Christ%22&f=false|publisher=Cambridge University Press|location=Cambridge|year = 2002|page=57|isbn =0-521-66738-0}}</ref>
 
== La estiĝo kaj evoluo de la konstruaĵo ==